*buf/o Fab1 *bufo serĉi 'bufo' [buf.0o] Amfibio, senvostulo kun horizontalaj pupiloj kaj veruka haŭto; genro el la ordo bufedoj (Bufo): la bufo estis terure abomeninda, granda kaj malseka [1]; kiam Elizo subakviĝis, unu bufo sidiĝis en ŝiaj haroj, la dua sur ŝia frunto [2]; en la puto sub ŝtono sidas bufo [3]; (figure) en koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj [4]! ranobufino, Kreto, Grekujo CC BY-SA 2.0 de [5] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua5. Frente, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kröte-Kreta.jpg angle: toad beloruse: рапуха bretone: touseg bulgare: крастава жаба ĉeĥe: ropucha france: crapaud germane: Kröte hebree: קרפד hispane: sapo hungare: varangy, varangyos béka indonezie: kodok itale: bufo, rospo japane: ヒキガエル, ガマ latinece: Bufo nederlande: pad pole: ropucha portugale: sapo ruse: жаба slovake: ropucha svede: padda ukraine: ропуха administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.