*brik/o UV *briko serĉi 'briko' [brik.0o] 1.[brik.0o.bakita] Negranda ortangula paralelepipeda bloko, plej ofte el argilo (bakita, kunpremita aŭ sunsekigita) aŭ el miksaĵo de kvarca sablo kaj kalko, uzata en masonaĵoj: la domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj [1]; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn [2]; [la] fasado konsistas el vidbrikoj malhelruĝaj (sen surmetita mortero) [3]; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (post la danĝero oni forgesas la promesojn) PrV . 2.[brik.0o.FIG_elemento] (figure) Baza elemento de tuto: oni devas malkombini [proteinon] per hidrolizo, ĝis la „konstrubrikoj“, aminoacidoj [4]. 3.[brik.0o.formo] (figure) Brikforma aĵo: briko da sapo; la faraono sidiĝis sur la oraj brikoj (en la trezorejo, kp ingoto) [5]; la fruktoj de la karoboarbo ebligas produkti ankaŭ karobobrikojn tute similajn al la ĉie vendataj ĉokoladobrikoj [6]. ŝtono, tegolo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 9a.2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:143. La Ondo de Esperanto, 2002, №24. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.6. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 2011 angle: 1. brick 3. block beloruse: 1. цагліна 2. аснова 3. кавалак, брусок ĉeĥe: cihla ĉine: 1. 建筑用砖 [jiànzhùyòngzhuān], 耐火砖 [nàihuǒzhuān], 砌砖 [qìzhuān] france: brique germane: 1. Ziegel 2. Baustein 3. Quader, Barren, Block hebree: לְבֵנָה, קוביה hispane: 1. ladrillo 3. ladrillo hungare: 1. tégla 3. darab (tégla formájú) indonezie: 1. batu bata japane: れんが, れんが形のもの [れんがかたのもの] katalune: 1. maó, rajola, totxo 2. peça, element 3. pastilla (de sabó), riell (d'or), barrell (d'or), rajola (de xocolata), taula (de xocolata) perse: 1. آجر 3. قالب pole: 1. cegła, cegłówka 3. cegła, bloczek portugale: 1. tijolo ruse: 1. кирпич 3. кусок, брусок slovake: 1. tehla 3. tehla ukraine: цегла, блок, плита briketo JED serĉi 'briketo' [brik.0eto] Malgranda briko: samarkanda astronomia skolo, kies esploroj kaj malkovroj fariĝis kvazaŭ netakseblaj briketoj en la fundamento de la moderna astronomia scienco [7]; aperis alvokoj nepre ne aĉeti danajn varojn ĉu kolbasoj, lakto, insulino aŭ Lego-briketoj [8]. karbobuleto 7. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 20108. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1 beloruse: брыкет ĉeĥe: briketa france: briquette germane: Brikett hebree: קוביה hungare: brikett indonezie: briket japane: れんが状の小塊 [れんがじょうのしょうかたまり], 積み木 [つみき], ブロック [ぶろっく] perse: بریکت، زغال قالبی pole: brykiet ruse: брикет, кирпичик slovake: briketa ukraine: цеглинка, брикет administraj notoj