9bradip/o Fab1 9bradipo serĉi 'bradipo' [bradip.0o] Centr-Amerika kaj Sud-Amerika genro de kromartikuloj (Bradypus), kiu pendas de arbobranĉoj per la hokaj ungegoj de siaj tre longaj dufingraj aŭ trifingraj membroj, kaj sin movas tre malrapide: ĉi tiu flugado estas kiel la irado de la besto nomata bradipo aŭ kiel ŝoviĝado de limako en komparo kun la rapideco de la radio de lumo [1]; la griza bradipo estas inter 47 kaj 75 centimetrojn granda […] ĉe la okuloj estas nigrecaj makuloj kaj super ili kaj la muzelo estas hela frunto […] la felo havas densan sublanon […] depende de la lumenfalo la felo briletas verdete, kio estas kaŭzata de simbiozo kun alga specio, kiu vivas en la felo, ĉi tiu simbiozo servas ŝajne al la kamuflado [2]. trifingra bradipo (Bradypus variegatus), Lago Gatun, Panamo Public domain [3] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. Vikipedio, Griza bradipo3. Stefan Laube (Tauchgurke), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bradypus.jpg angle: three-toed sloth beloruse: лянівец (жывёла) france: bradype, aï, paresseux (bradype) germane: Dreifinger-Faultier, Faultier hebree: עצלן (חיה) hungare: lajhár japane: ミユビナマケモノ katalune: peresós, peresós de tres dits latinece: Bradypus pole: leniwiec ukraine: лінивець administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.