Aldoni tradukojn al ReVo:

boŝ/o

boŝo

serĉi 'boŝo'
[bosx.0o]
[bosx.0o.GEOG]
GEOG Tropika kamparo kun malabunda vivo kaj kreskaĵaro el veprejoj aŭ maldensaj arbaroj, precipe de Sudafriko, Aŭstralio, Novzelando: li estis tute sensperta pri la aŭstralia boŝo [1]. VD:landinterno, makiso, savano
1. T. Steele: Flugi kun kakatuoj, 2010
beloruse:
буш
france:
brousse, bush (australien etc.)
germane:
Fynbos, Backwood, Outback, Australisches, Afrikanisches Hinterland, Australisches, Afrikanisches Buschland
pole:
busz

boŝano

serĉi 'boŝano'
[bosx.0ano]
[bosx.0ano.GEOG]
Loĝanto de boŝa regiono, ofte aborigeno de Sudafriko (San, boŝmano), Aŭstralio, Novzelando: boŝanoj amas rajdi [2].
2. A. B. Paterson, trad. A. Towsey: La vir' el Neĝrivero, en: Aŭstralia Antologio, 1988
beloruse:
бушмэн
france:
broussard
germane:
San, Aborigine, Buschmänner
pole:
buszmen

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas dua fontindiko.