10bohem/o JED 10bohemo serĉi 'bohemo' [bohem.0o] Ano de Bohemujo: Rikardo Kovács – […] mi legis pri fama violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed Bohemo [1]; ŝia brakhorloĝeto malfiksiĝis, falis en la pistujon kaj jam estis preskaŭ perfekte pistita […] post la unua paniko, post kiu ŝi forskuis la perdosenton kun la facila agordo de la bohemoj, ŝi tamen nepre devis pretigi la bakaĵon [2]. 1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto2. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II beloruse: багемец germane: Böhme pole: Bohemista bohemaserĉi 'bohema' [bohem.0a] [bohem.0a.GEOG] Rilata al Bohemujo, al tiea popolo aŭ kulturo: polko estas danco bohemdevena; Silezio estis mikspoto, en kiu miksiĝadis influoj aŭstriaj, bohemaj, luzacaj, germanaj, polaj kaj prusaj [3]; ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj [4]; amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro [5]; [li] solene vizitis lin, veturante al la bohemaj kuraclokoj [6]; malgranda antologieto el bohema poezio aperis en 1920 [7]. 3. G. Mendyka k.a.: genealogia retejo Eŭrogento, 20054. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua6. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVIII7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto beloruse: багемскі ĉeĥe: bohémský france: bohémien (adj.) germane: böhmisch hebree: בּוֹהֶמִי pole: bohemistyczny slovake: bohémsky 10Bohemujo serĉi 'Bohemujo' [bohem.0ujo] [bohem.0ujo.GEOG] Regiono en la okcidento de hodiaŭa Ĉeĥujo, kiu en la 14a jarcento estis regno poste provinco de Aŭstrujo-Hungarujo: diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago [8]; ŝia edzo akceptis oficon ĉe unu princino, kiu havas […] bienegon en regiono de Nachod en Bohemujo [9]. 8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua9. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914 angle: Bohemia beloruse: Багемія france: Bohême germane: Böhmen pole: Bohemia (dawn. Czechy) administraj notoj