*biskvit/o UV *biskvito serĉi 'biskvito' [biskvi.0o] 1.[biskvi.0o.dubakita] Simpla bakaĵo, dufoje aŭ longe bakita, por povi longe konservi ĝin aŭ uzi kiel dieton por malsanulo: en tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam kaj Jerobeam diris al sia edzino: […] prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo kaj iru al li [1]; li atente observis ĉu la soldatoj havas […] varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj [2]; oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo en la fabriko kie oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando [3]; kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el la sakoj [4]. 2.[biskvi.0o.frandajxo] Dolĉa, seka, malgranda bakaĵo por frandado: karobopulvoro […] tre bone anstataŭas kakaon kaj sukeron en kia ajn recepto: biskvitoj, tortoj, trufglaciaĵoj ktp [5]; via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena […] – tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj [6]. keksofrandaĵoRim.: La uzo ĉe Kabe, la germana traduko „Zwieback“ en la Fundamento kaj la etimologio de la vorto sugestas la pli malvastan sencon biskvito1. Por la pli ĝenerala senco, influita de latinidaj nacilingvoj kaj PIV, aliaj preferas la vorton „kekso“. 3.[biskvi.0o.porcelano] Senglazura porcelano aŭ fajenco: statueto el biskvito. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:1-32. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 22a4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a5. Monato, Roberto Pigro: Sanige ... kaj sensukere, 20116. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua angle: bisque, *biscuit 1. cookie, cracker, zwieback 2. cookie 3. biscuit porcelain beloruse: 1. бісквіт (печыва) 2. сухар, корж, гранка 3. бісквіт (фарфор) bulgare: бисквита ĉeĥe: biskvit, suchar, sušenka ĉine: 1. 面包干 [miànbāogān] 2. 餅乾 [bǐnggān], 曲奇 [qǔqí], 曲奇餅 [qǔqíbǐng] france: *biscuit germane: 1. *Zwieback, Dauerbrot 2. Plätzchen (Gebäck), Keks 3. Biskuit-Porzellan hebree: עוּגִיָה, בסקויט hispane: bizcocho, galleta hungare: 1. kétszersült 3. biszkvitporcelán indonezie: biskuit japane: ビスケット, クッキー, 堅パン [かたパン], 素焼きの陶磁器 [すやきのとうじき] nederlande: biscuit 2. koekje pole: 1. suchar, *sucharek 2. biszkopt 3. biskwit portugale: 1. biscoito rumane: 1. biscuit ruse: 1. *бисквит, сухое печенье, сухарь 3. бисквит slovake: 1.keks, 2.neglazúrovaný porcelán, piškóta tibete: ཏན་ཤིང་བག་ལེབ་ turke: bisküvi ukraine: бісквіт, сухе печиво, сухар administraj notoj