bisin/o PIV1 bisinoserĉi 'bisino' [bisin.0o] [bisin.0o.TEKS] Antikva luksa ŝtofo, a) silkeca, el la sekreto de duvalvuloj, i.a. Pinna nobilis. b) el plantaj fibroj de lino k.a.: li vestis lin per bisinaj vestoj kaj metis oran ĉenon sur lian kolon [1]; estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage [2]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:422. La Nova Testamento, S. Luko 16:19 beloruse: вісон france: byssos germane: Byssus greke: βύσσος pole: bisior ruse: виссон ukraine: равликовий/черепашковий шовк, морський шовк administraj notoj