-
Ŝipo, taŭga por transportado de varoj kaj kelkaj personoj sur rivero aŭ
ĉe marbordo; en antikva Egiptujo remboato uzata sur Nilo:
foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis
rondiri
[1];
sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj,
ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj
inĝenieroj
[2];
el priskriboj fare de antikvaj historiistoj kaj arkeologoj oni scias,
ke iliriaj barkoj kaj ŝipetoj estis tre fortaj kaj rapidaj
[3];
ĉiun posttagmezon je la 17a horo la koloraj fiŝbarkoj revenas kaj malŝarĝas fiŝojn kaj
krustacojn
[4];
ilia barko – kun spaco oficiale nur por 10 personoj –
renversiĝis en artefarita lago Farka, apud Tirano
[5];
trimasta barko kun kvar kvadrataj veloj kaj unuopaj topveloj
[6];
ĉiuj domoj staris sur ŝipoj, la grandaj palacoj sur larĝaj barĝoj, la pli malgrandaj sur
barkoj kaj boatoj
[7].
barĝo,
gondolo,
boato
Rim.:
Laŭ PV barko ne havas ferdekon, laŭ PIV ĝi povas havi, laŭ germana Vikipedio temas pri
senmasta ŝipo. La supraj ekzemploj evidente ignoras tiajn difinojn. La komunaj trajtoj ŝajnas
esti:
barko estas antikva ŝiptipo, pli granda ol simpla boato, kun levitaj pintoj, ordinare uzata
en trankvila akvo de riveroj kaj bordoj de Mediteraneo kaj ordinare konstruita
el natura materialo kiel kano aŭ ligno.
[Wolfram Diestel]
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI2.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI3.
Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio, Monato, 2007/07, p. 184.
Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 165.
Bardhyl Selimi: Postfesta tragedio, Monato, 2008/06, p. 136.
Garbhan MacAoidh: Renaskiĝo de velŝipo Jeanie
Johnson, Monato, 2004/05, p. 217.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto