3barier/o JED barieroserĉi 'bariero' [barier.0o] 1.[barier.0o.TRA] Movebla barilo por fermi pasejon: la duelo havos lokon morgaŭ matene, je la sesa horo ekzemple, post la arbaro, je pistoletoj, la bariero je dek paŝoj [1]; ili tamen traveturis la urbojn kaj vilaĝojn de Aŭstrio, trapasis la limon sub blua-blanka bariero, kaj daŭrigis la vojaĝon en Germanio [2]. baraĵo 2.[barier.0o.vando] Duonvando aŭ vitro de giĉeto apartiganta oficiston de klientaro ks: unu tagon antaŭe oni por lia honoro aranĝis […] turniron, ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj [3]; trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon Metrop . 3.[barier.0o.malhelpajxo] (figure) Baro: lingvaj barieroj [4]; krom tiuj ĉi subjektivaj ekzistas ankaŭ pli ĝeneralaj psikaj kaŭzoj de interhomaj barieroj [5]; disponigi […] la financajn fontojn por […] forigi la komercajn barierojn por malriĉaj landoj [6]. malhelpaĵo, obstaklo Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri barilo, baro. 1. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV2. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]3. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II4. Monato, Walter Klag: Reformo fuŝita, 20105. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, Antaŭparolo6. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago angle: 1. barrier, (movable) barricade beloruse: 1. бар’ер, шлягбаўм 2. стойка, перагародка 3. бар’ер, перашкода ĉeĥe: 1. bariéra, sport. překážka, závora ĉine: 1. 壁垒 [bìlěi], 拦路 [lánlù] france: 1. barrière (mobile) germane: 1. Schranke, Schlagbaum 1. Schranke, Schlagbaum, Abriegelung, Riegel (Barriere), Schieber (Barriere) 2. Barriere, Trennwand, Absperrung 3. Barriere hebree: 1. מַחסוֹם hungare: 1. sorompó japane: 1. 門柵 [もんさく], 柵 [き], 遮断機 [しゃだんき] katalune: 1. barrera nederlande: 1. slagboom, sluitboom, bareel perse: 1. راهبند، زنبیلک pole: 1. szlaban, rogatka, bariera rumane: 1. barieră ruse: 1. барьер, шлагбаум slovake: 1. železničná závora ukraine: 1. бар’єр, перешкода, застава, рогатка, шлаґбаум administraj notoj