asteroid/o JED asteroidoserĉi 'asteroido' [astero.0o] [astero.0o.AST] Astro ĉirkaŭanta la sunon kiel planedo (precipe ekster la Marsa orbito) sed kun nur kelkmetra ĝis kelkkilometra diametro, kaj alie ol planedeto kun neregula, negloba formo: „Dawn“ esploros la asteroidon Vesto [1]; ĉiam povas […] fali giganta asteroido – kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj [2]; Liisi Oterma […], profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku […] malkovris multajn asteroidojn kaj tri kometojn [3]. kometo, nanplanedo Rim.: Laŭ BL: Prefere diru planedeto. 1. Smash: Dawn jam direktas sin al la asteroida zono, Raporto.info, 2007-10-082. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 20063. La Ondo de Esperanto, 2001, №7 angle: asteroid beloruse: астэроід bulgare: астероид ĉeĥe: asteroid, planetka ĉine: 小行星 [xiǎoxíngxīng] france: astéroïde germane: Asteroid hebree: אַסטֵרוֹאִיד hispane: asteroide hungare: kisbolygó, aszteroida itale: asteroide japane: 小惑星 [しょうわくせい] nederlande: planetoïde, asteroïde norvege: asteroide perse: سیارک pole: asteroida ruse: астероид slovake: planétka ukraine: астероїд, мала планета administraj notoj