arob/o NeoGlo arobo (@) serĉi 'arobo' [arob.0o] Antikva eŭropa mezurunuo de volumeno kaj maso, uzata aparte por fluaĵoj, valoranta inter 12 kaj 15 kilogramojn laŭ lokoj kaj epokoj: ses aroboj da ruĝa vino[1]; en Bolivio oni vendas farunon, sukeron, fabojn k.a. en malgrandaj arobsakoj (11,5 kg), kvar aroboj estas unu kvintalo (46 kg). heliko3, po-signo 1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 37a, p. 281a ĉeĥe: arroba france: arrobe germane: Arroba hispane: arroba hungare: arroba itale: arroba nederlande: arroba ruse: арроба slovake: arroba ukraine: ароба administraj notoj