9Arkt/o JED 9Arkto serĉi 'Arkto' [arkt.A0o] La regiono ĉirkaŭ la norda poluso: McGlade, kiu antaŭ nelonge revenis de vojaĝo al Arkto, estis maltrankviligita: en la jaro 2025 glacio sur Barenca Maro estos malaperinta [1]; la muzeo nuntempe posedas pli ol mil librojn pri Arkto, filmojn kaj fotojn pri inuitoj [2]. Antarkto 1. Monato, Evgeni Georgiev: Ekspertoj pri la klimatŝanĝiĝo, 20062. Monato, Saliko: Nanoq la unua arkta muzeo, 2007 angle: the Arctic beloruse: Арктыка bulgare: Арктика filipine: Artiko france: Arctique germane: Arktis hebree: אַרקטִי hispane: Ártico hungare: Északi-sark indonezie: Arktik itale: Artico japane: 北極地方 [ほっきょくちほう] katalune: Àrtida malaje: Artik nederlande: Noordpoolgebied perse: شمالگان pole: Arktyka portugale: Ártico ruse: Арктика slovake: Arktída ukraine: Арктика 9arkta JED serĉi 'Arkta' [arkt.0a] Rilata al Arkto; tia, kiel (en) Arkto: arkta popoldanco, kiu prezentas la vivon de la rosmaro [3]; la Teĉa Rivero […] kiel alfluanto de la rivero Obo, […] disvastigas radioaktivajn partiklojn kun plutonio ĝis la malproksima Arkta Oceano [4]; la Arkta Cirklo OA9 . Arkta Oceano 3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo:4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo angle: arctic beloruse: арктычны bulgare: арктически france: arctique germane: arktisch hispane: ártico, ártica hungare: északi-sarki, arktikus itale: artico (agg.) katalune: àrtic pole: arktyczny ruse: арктический slovake: arktický administraj notoj