9Antarkto
- 1.
- La kontinento ĉirkaŭ la suda poluso: surbaze de novaj mezuroj en distaj regionoj de okcidenta Antarkto sciencistoj konstatis, ke ĉiujare ĉirkaŭ 250 kubaj kilometroj da glacio glitas en la maron [1]; ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro [2]; en 1893, dum Julius Popper estis en Buenos-Ajreso por organizi ekspedicion al Antarkto, li subite mortis [3].
- 2.
- La mondoparto, i.e. regiono ĉirkaŭ la suda poluso.
Rim.:
Estis provoj distingi la du sencojn per malsamaj formoj. Tial oni
trovas „Antarktido“ por la kontinento ĉe
BoER, kaj „Antarktio“ por la regiono
en PIV2:
krozoŝipoj survoje al Antarktio
[4].
Per la 9a Oficiala Aldono la Akademio
igis tiujn formojn kadukaj.
1.
Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
2. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj, 2012
3. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
4. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
2. Monato, Walter Klag: Klimatŝanĝaj fabeloj, 2012
3. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
4. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
- angle:
- Antarctica
- beloruse:
- 1. Антарктыда 2. Антарктыка
- bulgare:
- Антарктика
- ĉine:
- 2. 南极洲 [nánjízhōu], 南極洲 [nánjízhōu]
- france:
- Antarctique
- germane:
- 1. Antarktika 2. Antarktis
- hebree:
- אנטארקטיקה
- hispane:
- Antártida, Antártica (en Chile)
- hungare:
- 1. Antarktisz 2. Déli-sark
- indonezie:
- Antarktika
- japane:
- 南極地方 [なんきょくちほう]
- katalune:
- 1. l'Antàrtida 2. Antàrtida
- nederlande:
- 1. Antarctica 2. Antarctis
- perse:
- جنوبگان
- portugale:
- 1. Antártica
- ruse:
- 1. Антарктида 2. Антарктика
- slovake:
- 1. Antarktída
- ukraine:
- Антарктика
9antarkta
- Rilata al Antarkto; tia, kiel (en) Antarkto: la Antarkta Cirklo OA9 ; la Antarkta Oceano; antarkta klimato OA9 ; antarkta glacio OA9 ; la Brita Antarkta Teritorio sesoble pli grandas ol la lando, al kiu ĝi apartenas, [5]; en la pasintaj jaroj pluraj gigantaj pecoj de la antarkta glaciplato forrompiĝis kaj forflosis en la maron [6].
5.
Monato, Lenio Marobin: Imperativoj imperiaj, 2012
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
6. Monato, Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005
- angle:
- antarctic
- beloruse:
- антарктычны
- bulgare:
- антарктичен
- ĉine:
- 南极地带 [nánjídìdài], 南極地帶 [nánjídìdài]
- france:
- antarctique
- germane:
- antarktisch
- hispane:
- antártico
- hungare:
- déli-sarki
- katalune:
- antàrtic
- nederlande:
- antarctisch
- portugale:
- antártico
- ruse:
- антарктический
- slovake:
- antarktický
administraj notoj
pri
~o:
Indus kontroli la trd de, hu, nl, cxu bone atribuitaj al la du sencoj. [MB]