*ardez/o UV *ardezo serĉi 'ardezo' [ardez.0o] en: [ardez.0o.MIN] en: Nigregriza ŝtono, facile disigebla en tavolojn, uzata i.a. por tegi tegmentojn kaj por skribtabuloj: la kastelo estis konstruita sur la krutega roko […], malĝusta paŝo aŭ ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco [1]; sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono aliĝis per ĉeneto [2]; la menciitaj fosilioj troviĝas en ardezo kaj aĝas 2100 milionojn da jaroj [3]; oni povas sekvi la evoluon de konstrutekniko, rigardante ĝian tegmenton, kiun oni kovris per ardezplatoj laŭ du malsamaj metodoj [4]. ĵurasa ardezo kun premspuroj de konkoj, Holzmaden, Baden-Virtembergo, Germanujo CC BY 3.0 [5] 1. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa3. Monato, Walter Klag: De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio, 20144. Monato, Pierre Grollemund: La stacidomo de Kolmaro, 20125. Der_Messer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwarzer_Schiefer_-_Black_shale_sample.jpg angle: slate beloruse: асьпід (мінэрал), шыфэр (мінэрал), сланец (мінэрал), лупняк bretone: maen-glas ĉeĥe: břidlice france: ardoise germane: Schiefer, Tonschiefer hebree: צִפחָה hispane: pizarra hungare: pala japane: 粘板岩 [ねんばんがん], 石盤 [せきばん] katalune: pissarra nederlande: lei perse: پلمهسنگ، سنگ لوح pole: łupek, szyfer portugale: ardósia ruse: аспид, шифер, сланец slovake: bridlica svede: skiffer ukraine: сланець, аспід, шифер ardezaserĉi 'ardeza' [ardez.0a] en: Farita el ardezo: [en] la ardeza tabuleto (vd skribtabulo) […] sentiĝis ŝirado kaj pinĉado, ĉar en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro [6]; skulptitaj lukoj plibeligas la ardezajn tegmentojn [7]; ni skribis sur ardezaj tabuletoj kaj matematikis per fingroj [8]. 6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo7. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 20098. Stefan Maul: El verva vivo jurnalista, p. 43 beloruse: сланцавы, лупняковы germane: schiefern ~a tabuleto: Schiefertafel. nederlande: leien pole: łupkowy administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.