arakid/o PV , araĥid/o arakido, araĥidoserĉi 'arakido' serĉi 'o' [arakid.0o] 1.[arakid.0o.BOT] Genro el familio fabacoj (Arachis); herbo, kies oleriĉaj guŝoj maturiĝas en la tero: [en] la rakonto pri diablo kaj terkulturisto […] ili dividas rikolton je supraĵoj kaj malsupraĵoj, kaj komence la diablo ricevas supraĵojn de arakidoj kaj poste malsupraĵojn de maizo [1]. floroj kaj folioj de arakido (Arachis pintoi), Insulo Borneo PD [2] 2.[arakid.0o.mangxo] La manĝebla grajno de la specio ternukso1: helpe de la pluvo, la kamparanoj produktas maizon, arakidon, maniokon aŭ rizon [3]; tiom genia aparato ne estas produktebla kaj aĉetebla kontraŭ kelkaj arakidoj [4]; araĥida oleo [5]; araĥido-kapa cikado [6]. sekigitaj arakidoguŝoj, (Arachis hypogaea) CC BY-SA 3.0 [7] Rim.: Laŭ BL: Prefere diru ternukso. 1. Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj2. Lordtct, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_pintoi.jpg3. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu4. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 305. Vikipedio, Arakida oleo6. Wouter F. Pilger: PPL Insektoj7. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG angle: peanut beloruse: арахіс bulgare: фъстък ĉeĥe: arašíd, burský oříšek, podzemnice olejná ĉine: 1. 花生 [huāshēng] 2. 花生糖 [huāshēngtáng], 地豆 [dìdòu], 落花生 [luòhuāshēng], 土豆 [tǔdòu], 带壳花生 [dàikéhuāshēng], 帶殼花生 [dàikéhuāshēng] france: arachide, cacahuète germane: Erdnuss hebree: בֹּטֶן hispane: cacahuate hungare: amerikai mogyoró, búrmogyoró, földimogyoró indonezie: kacang japane: ラッカセイ katalune: cacauet latinece: 1. Arachis pole: orzeszki ziemne, arachidy, fistaszki rumane: alune de pământ ruse: арахис, земляной орех slovake: arašid, búrsky orech tibete: སྦ་ཏམ་ turke: yer fıstığı ukraine: арахіс administraj notoj ~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.