
Superlinia komoforma interpunkcia
signo «’» aŭ «'», en
Esperanto montranta la forigon de la fina vokalo -o (en substantivo) aŭ -a (ĉe la
artikolo):
La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti
forlasata kaj anstataŭata de apostrofo
[1];
apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la
akcento ne ŝanĝiĝas: taksí’, familí’, revolvér’, metró’
PMEG
.
Rim.:
En Esperanto apostrofo ne estas signo interpunkcia, ĝi ne pli
rilatas al la fraza sintakso ol la litero ‹o› kiun ĝi povas
anstataŭi. En Esperanto apostrofo estas vortero: ‹ĉiel’› (=
‹ĉielo›) sone kaj skribe estas alia vorto ol la adverbo ‹ĉiel›.
Interpunkcia ĝi povas esti en la lingvo kaj tipografio anglaj, kie
apostrofo estas konfuzata kun la vere interpunkciaj citiloj (kun
la ferma citilo: ‘Yes’ aŭ kun ambaŭ citiloj: 'No').
[Sergio Pokrovskij]