antecedent/o PIV1 antecedento ↝ serĉi 'antecedento' [antecedent.0o] (malofte) [antecedent.0o.KOMUNE] Pli frua simila aŭ samtema afero; precedenco; antaŭaĵo2: la moderna matematika senco de „funkcio“ havas siajn antecedentojn en la analiza geometrio de Kartezio [1]. a)[antecedent.0o.JUR] Jurafero, kiun spertis iam homo: unu homo, kondamnita al punlaboroj, ekprenas la firman decidon fariĝi honesta: kio okazos ĉe lia liberiĝo? La socio lin repuŝos, kaj tia repuŝo preskaŭ ĉiam redronigas lin en la malvirton. Ni supozu, kontraŭe, ke neniu scias liajn antecedentojn: li do estos plaĉe akceptata [2]. b)[antecedent.0o.MED] Antaŭa sankoncerna okazaĵo en la vivo de paciento: la aŭtoroj provis ekzameni 1 598 pluŝursojn kaj akiri detalajn klinikajn antecedentojn [3]. c)[antecedent.0o.FIL] Aserto, el kiu oni povas logike konkludi alian aserton: oni povus nomi la du operandojn de implikacio antecedento ... kaj konsekvenco KompLeks, artikolo „impliklacio“, 1996-02-29 . 1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „funkcio“, 1996-05-122. M. Vinicius: Projekto Vek, leciono 4a [vidita en 2006-10]3. trad. Steĉjo: Malsanoj de pluŝursoj, Esperantisto slovaka, 2004, numero 3a angle: antecedent ĉeĥe: antecedent, předchůdce, předek france: antécédent itale: antecedente nederlande: antecedent perse: پیشینه، سابفه 1.c مقدم (منطق) slovake: predchodca, predok (osoba) administraj notoj