Aldoni tradukojn al ReVo:

* -ant/

-ant

serĉi '-ant'
[ant.0]
[ant.0.SNC]
GRA Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia subjekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkludas senĉesajn kaj ripetiĝantajn aferojn: leganta estas iu kiu ankoraŭ aŭ regule legas; mi tiam estis ankoraŭ dormanta DL ; libro instruanta estas tre utila DL ; kajero […] antaŭiranta DL ; la vivantaj lingvoj DL ; mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon DL ; al posedanto de metio mankas nenio PrV ; almozantpetanto sinĝena restas kun sako malplena PrV ; batanto povas argumenti, batato devas silenti PrV ; ĉasaĵo ĉasanton ne atendas PrV ; la tuta loĝantaro de la tero [1].
france:
-ant
ide:
-ant
pole:
imiesłów czynny czasu teraźniejszego
rumane:
participiul activ prezent al verbelor
Rim.: Por distingi du kontraŭajn sencojn de la sama prepozicio „de“, nome la objekton disde la aganton, Marcel Leereveld proponas la uzon de „ante“: la liberigo ante al la kaptito (= la liberigo al la kaptito) aŭ ante la kaptiton [2]. Vd ankaŭ -at-.
2. Marcel Leereveld: Novaĵletero de ĉiuj Aŭstraliaj Esperantistoj, Aŭstraliaj Esperantistoj, 2016-01-06

administraj notoj