1anonim/a JED anonimaserĉi 'anonima' [anonim.0a] Sennoma, ne diskoniganta sian nomon: persono, kiu deziras resti anonima [1]; verkita de anonima aŭtoro FK ; iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero FK ; oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj FK ; en la manoj de gvidantoj anonimaj VivZam ; tie floris la incitoj anonimaj VivZam ; sin kaŝi sub anonimeco; la oficistoj promesis konfidencon kaj anonimecon de la telefoninto [2]; por konservi ŝian anonimecon, mi prunteprenas la nomon de la edzino de mia fikcia amiko [3]; komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn enmetitajn kapitalojn, kp akcia kompanio). Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri sennoma; (parolante pri, ekzemple, stilo) ankaŭ eblas diri senpersoneca. 1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof2. Monato, last: Salajro en koverto, 20063. Monato, Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, 2007 angle: anonymous beloruse: ананімны ĉeĥe: anonymní, bezejmenný france: anonyme ~eco: anonymat. ~a societo: société anonyme. germane: anonym, namenlos ~eco: Anonymität. ~a societo: Aktiengesellschaft. hebree: בעילום שם hispane: anónimo japane: 匿名の [とくめいの] katalune: anònim (adj.) ~eco: anonimat. ~a societo: societat anònima, SA. malaje: tanpa nama nederlande: anoniem, naamloos perse: گمنام، بینام، ناشناس ~a societo: شرکت سهامی. pole: anonimowy rumane: anonim ruse: анонимный, безымянный slovake: anonymný, nepodpísaný svede: anonym ukraine: анонімний, безіменний anonimulo serĉi 'anonimulo' [anonim.0ulo] Iu, kiu estas anonima: manipulo de la reto fare de anonimulo, kiu nomis sin „Tonay“ [4]; kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton [5]. inkognito1, nekonato1 4. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 20085. Monato, Paul Peeraerts: Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn, 2006 angle: anonymous beloruse: ананім, бязыменьнік france: anonyme (subst.) germane: Anonymer, Unbekannter japane: 匿名氏 [とくめいし] katalune: anònim (subst.) pole: anonim rumane: anonim ukraine: анонім administraj notoj