6angor/o PV angoroserĉi 'angoro' [angor.0o] Malsaneca sento de sufoko kun korpremateco: tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro [1]; [ŝi] portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon […] kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro [2]; virina figuro kun morta angoro sur la vizaĝo […] kun manoj interfingrigitaj Marta ; neniam ŝia vizaĝo estis […] tiel flave pala kiel nun, kaj ĝiaj trajtoj montris tiom da angoro […] [3]; lia koro estis disŝirita kaj plenigita de la plej maldolĉa angoro [4]; „danĝero!“ – ekkriis subite la longnaza Stern kun gestoj de morta angoro [5]; freneziga angoro […] premegis ŝian koron [6]. timego 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 1:152. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X5. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II6. Hans Weinhengst: Tur-Strato 4, Fadedpage angle: distress beloruse: смутак, туга, неспакой ĉeĥe: strach, tíseň, úzkost france: angoisse germane: Bedrängnis, Drangsal, Pein, beklemmende Angst Beklemmung, Enge, Angina pectoris hebree: חֲרָדָה hispane: angustia itale: angoscia japane: 不安 [ふあん], 苦悶 [くもん] nederlande: angor, benauwdheid, angst ruse: тоска, тревога, страх, беспокойство slovake: nepokoj, obava, tieseň (pocit), tieseň (tri stupne rovnakého stavu) tibete: ཞེད་སྣང་ ukraine: туга, тривога, занепокоєння, стиснення (у грудях) angoriserĉi 'angori' [angor.0i] (ntr) Senti angoron: lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, […] kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco [7]; la pastro cerbumas, ŝvitas, angoras [8]; mi kunĝojas kun tiuj lastaj pri ilia liberigo, sed iom angoras pri ĝia estonta evoluo [9]. 7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 268. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Mastro en vojo – servantoj en ĝojo9. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4 angle: feel distressed beloruse: смуткаваць, тужыць, непакоіцца ĉeĥe: cítit úzkost, trnout úzkostí france: être angoissé germane: Beklemmungen haben, Drangsal spüren, große Pein empfinden hispane: sentir angustia itale: angosciarsi japane: 苦悶する [くもんする] ruse: тосковать, томиться, мучиться беспокойством slovake: cítiť úzkosť ukraine: тужити, нудитися, мучитися angoraserĉi 'angora' [angor.0a] Karakterizita de angoro: miaj dentoj klakas, mi singultas kaj min konkeras la angora timo [10]; mi alvenis […] ĉe la Beringa markolo […] kaj pasigis tie kelkajn ege angorajn monatojn de mia certe aventurplena vivo [11]; sovaĝa angora kriado de la birdoj [12]; oni aŭdas kriojn de alarmo, mortangorajn vokojn pri helpo [13]; tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj [14]. 10. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, VI.11. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 1. Kakume.12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj14. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 14 angle: distressed beloruse: смутны, тужлівы, неспакойны ĉeĥe: sklíčený, stísněný, tísnivý, úzkostlivý france: anxieux germane: beklommen, bekümmert, verzweifelt hispane: angustioso itale: angoscioso japane: 苦悶の [くもんの], 不安にかられた [ふあんにかられた] ruse: тоскливый, тревожный, томительный, мучительный slovake: skľučujúci, strachuplný, tiesnivý ukraine: тужливий, тривожний, томливий, болісний administraj notoj