1anatomi/o JED anatomioserĉi 'anatomio' [anatom.0o] en: 1.[anatom.0o.SCI] en: Scienco pri la konsisto de korpoj de vivuloj, parto de biologio: Anatomia Lernejo [1]; por mi malviva novnaskito estas nur anatomia temulo [2]; anatomia tablo [3]; (figure) mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio (destinita al pereo) [4]. 2.[anatom.0o.strukturo] en: La studobjekto de anatomio1, la korpostrukturo: studu la anatomion de la okulo [5]; [ŝi] okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo [6]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri korpostrukturo, korpa strukturo; (ĝenerale) ankaŭ eblas diri strukturo. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 154. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VII6. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo angle: anatomy beloruse: анатомія ĉeĥe: anatomie ĉine: 1. 解剖学 [jiěpǒuxué], 解剖學 [jiěpǒuxué] france: anatomie germane: Lehre vom Körperbau, Anatomie hebree: אֲנָטוֹמִיָה hispane: anatomía hungare: anatómia, bonctan indonezie: anatomi itale: anatomia japane: 解剖学 [かいぼうがく] katalune: anatomia malaje: anatomi nederlande: anatomie perse: کالبدشناسی، آناتومی، تشریح pole: anatomia ruse: анатомия slovake: anatómia, anatómia svede: anatomi ukraine: анатомія anatomiistoserĉi 'anatomiisto' [anatom.0isto] en: [anatom.0isto.ANA] en: Fakulo pri anatomio: dissekcante la korpon, la anatomiisto serĉas la animon, kaj, ĉar li ne trovas ĝin sub sia sekcilo, […] li tial konkludas, ke ĝi ne ekzistas [7]. 7. A. Kardec, trad. L. C. Porto Carreiro Neto: La Libro de la Spiritoj, 1946 angle: anatomist beloruse: анатам france: anatomiste germane: Anatom hungare: anatómus, boncnok itale: anatomista katalune: anatomista perse: کالبدشناس kompara anatomioserĉi 'kompara anatomio' [anatom.kompara0o] en: [anatom.kompara0o.ZOO] en: Parto de biologio kiu studas kaj komparas la korpan konstruon de diversaj specioj, taksante ilian parencecon kaj ilian adapton al la medio: la elfoso de granda krurosto de moa (Dinornis moa) donis al prof. Richard Owen, Anglujo, okazon pruvi al la mondo la ĝustecon de tiutempe nova scienco, kompara anatomio [8]. 8. B. Clark: Pratempaj postvivantoj en Nov-Zelando, Malgranda Revuo, 1947/4 france: anatomie comparée administraj notoj