*ananas/o UV *ananaso serĉi 'ananaso' [ananas.0o] Manĝebla ŝajnfrukto de ananasujo, unu- ĝis tri-kilograma, konsistanta el la maturiĝinta infloresko, kies tigo kaj beroj ktp kunkreskas en strobiloforman tuton: en la mezo inter la folioj kronis la fruktan piramidon ananaso tute ora IK ; jam Kristoforo Kolumbo kunportis en 1493 la ananason de sia dua vojaĝo al la Nova Mondo al Hispanio [1]. 1. Vikipedio, Bromeliacoj angle: pineapple beloruse: ананас (плод) bretone: aval-ananaz bulgare: ананас ĉeĥe: ananas france: ananas germane: Ananas hebree: אננס hispane: piña tropical, ananás hungare: ananász indonezie: nanas japane: パイナップル katalune: pinya tropical, ananàs nederlande: ananas perse: آناناس pole: ananas portugale: ananás, abacaxi rumane: ananas ruse: ананас slovake: ananás svede: ananas ukraine: ананас ananasujoserĉi 'ananasujo' [ananas.0ujo] Genro el familio bromeliacoj (Ananas), kies unu specio estas kulturata pro la manĝebla ŝajnfrukto. angle: pineapple beloruse: ананас (расьліна) bretone: avalenn-ananaz, plantenn ananaz ĉeĥe: ananas france: ananas germane: Ananasbaum hebree: עץ אננס hispane: ananás hungare: ananász (növény) japane: パイナップル, アナナス katalune: ananàs latinece: Ananas nederlande: ananasboom perse: درخت آناناس ruse: ананас (растение) slovake: ananás ukraine: ананас (рослина) administraj notoj ~ujo: Mankas dua fontindiko. ~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.