*aln/o UV *alno serĉi 'alno' [aln.0o] Genro el familio betulacoj (Alnus), monoikaj arboj aŭ arbedoj, kies viraj floraroj formas amentojn de flortriopoj sidantaj en la akseloj de brakteoj kaj kies virinaj floraroj formas strobiletojn kun flordupoj sidantaj en brakteakseloj. La fruktoj estas unusemaj nuksetoj, foje flugilhavaj: maljunaj alnoj, kiujn la fluo depuŝis de la dekliva bordo, per siaj radikoj forte teniĝis je la fundo [1]; apud la kanaro kuŝis trunko de alno [2]; mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn FK . betulo, karpeno, avelujo strobiletoj kaj kelkaj amentoj de alno 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo angle: alder, elder beloruse: алешына, вольха bretone: gwernenn, gwezenn-wern ĉeĥe: olše france: aulne germane: Erle hebree: אלמון hispane: aliso hungare: éger(fa) japane: ハンノキ katalune: vern, gènere Alnus latinece: Alnus nederlande: els (boom) portugale: amieiro ruse: ольха slovake: jelša svede: al ukraine: вільха administraj notoj