Almat/o Almatoserĉi 'Almato' [almat.A0o] La plej granda urbo kaj iama (1929–1998) ĉefurbo en la sudoriento de Kazaĥujo, ĉ. 200 km pli oriente ol Biŝkeko: Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo […], ekde 1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio […], ĝis 1998 [1]; la nova itinero de kargotransporto al Sud-Azio estas alia grava trairejo […] post tiuj al Almato en la Centra Azio kaj Hamburgo en la Centra Eŭropo [2]; en la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj, kies partoprenintoj postulis […] liberigi politikajn malliberulojn [3]; almatano. Rim.: Oni ankaŭ trovas malnovan formon „Alma-Ato“, kiu estas popoletimologia provo interpreti la kazaĥan nomon (kiu signifas „pomoza“, „pomhava“) kiel „Pom-Patro“. Tiu interpreto estas erara, „Pom-Patro“ estus kazaĥe „Алма Атасы“. La fina vokalo de la kazaĥa nomo estas aparta sono kiu ne ekzistas en Esperanto, tial anstataŭigi ĝin per -o estas neniom pli malbona elekto ol ia ajn alia el la vidpunkto de la kazaĥa lingvo; sed tio havas evidentan avantaĝon el la vidpunkto de Esperanto. [Sergio Pokrovskij laŭ sce-afiŝo de Tani Hiroyuki] 1. Almato - Vikipedio2. Ekis internacia kargovagonaro inter Lanzhou kaj Katmanduo3. Protestoj en Kazaĥio – kontraŭ la ĉinoj kaj por demokratio angle: Almaty beloruse: Алма-Ата, Алматы bulgare: Алмати france: a~ano: Almatais. Almaty germane: a~ano: Einwohner von Almaty. Almaty, Alma-Ata (1921 bis 1994) hungare: a~ano: alma-atai, almati. Alma-Ata, Almati katalune: a~ano: almatià. Almati kazaĥe: Алматы nederlande: a~ano: inwoner van Almati. Almati, Alma-Ata pole: a~ano: ałmatczyk. Ałmaty ruse: a~ano: алмаатинец. Алма-Ата, Алматы administraj notoj