10Aleksandri/o Far1 Aleksandrioserĉi 'Aleksandrio' [aleksandri.A0o] Egipta urbo fondita en 332 a.K. borde de Mediteraneo pro ordono de Aleksandro la Granda, intelekta kaj arta centro de la malfrua helena kulturo sub la lagida regado (305 a.K. – 30 a.K.): Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakvigis en ĝi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto [1]; la antikva lumturo en malnova Aleksandrio [2]; tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio [3]. Rim.: Samepoke fondiĝis pluraj samnomaj urboj, el kiuj la egipta estas la plej fama. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Foroso, 20093. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 1a, p. 7a beloruse: Александрыя ĉeĥe: Alexandrie france: Alexandrie germane: Alexandria hebree: אלכסנדריה hungare: Alexandria japane: アレクサンドリア perse: اسکندریه portugale: Alexandria ruse: Александрия slovake: Alexandria administraj notoj