La ununura Dio en
islamo:
timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon, li
ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio
[1];
Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko, ĉu ne tiel estas
skribite en la Korano
[2]?
iasence ili ĉiuj adoras la saman dion, la saman alahon aŭ,
se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol „dio“, la saman zeŭson
[3];
Alaho kaj lia profeto
[4];
tre baza ordono de Muhamado estis, ke en ĉio oni konsideru sin dependa de
Alaho, kun respondeco ankaŭ pri kunhomoj malpli feliĉaj: senhavuloj, orfoj kaj vidvinoj
[5];
la komenco kaj la fino de la korano estas: Bismi'llahi'rrahmani'rrahim,
laŭdon al Alaho, la kompatema, la indulgema
[6].
Rim.:
La eŭropanoj kutime rigardas tiun vorton kiel nomon propran;
tamen laŭ miaj spertoj, la islamanoj mem emas traduki ĝin
per la simpla „Dio“. Efektive, la plej
evidenta kaj probabla etimo de tiu vorto estas la araba
AL-ILAH, t.e. „la dio“. Ĝi estas egale uzata por
la malnovtestamenta Eternulo, ankaŭ de la arabaj kristanoj.
[Sergio Pokrovskij]
Rim.:
La vorto vere ne estas propra nomo. En belorusaj priislamaj
tekstoj de la 16a jarcento (t.n. „Kitaby“), kiuj estis
skribitaj beloruse per araba skribo) oni neniam uzis tian
vorton, nur „Boh“ („Dio“).
[Dmitri Gabinski]