tradukoj: be bg ca cs de en fr hu la nl pl pt ru sk sv

Aldoni tradukojn al ReVo:

2akvilegi/o

akvilegio  

serĉi 'akvilegio'
[akvile.0o]
en: columbine, Aquilegia;
BOT
Genro el familio ranunkolacoj (Aquilegia); plurjara herbo kun multaj mallarĝaj rizomoj, pluraj kunstarantaj tigoj, ĉebazaj folioj en rozeto kaj alterne ĉe la tigoj sidantaj folioj, unu- ĝis trioble trinombre plume dividitaj, sur kiuj akvo purige perlas (vd. lotuso); kun kvinnombraj simetriaj ornamaj floroj diverskoloraj, kies korolaj folioj estas ordinare plilongigitaj je po unu nektara sprono; la fruktoj estas folikloj, enhavantaj multajn nigrajn semojn: jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio Hamlet ; Koklass-fazano […] nutras sin per folioj de poplo kaj betulo, akvilegioj, guŝoj de vicioj […] [1].


akvilegio (Aquilegia ottonis)
CC BY 2.5  [2]


tradukoj

anglaj

~o: columbine, Aquilegia.

belorusaj

~o: ворлікі.

bulgaraj

~o: гълъбов.

ĉeĥaj

~o: orlíček obecný.

francaj

~o: ancolie.

germanaj

~o: Akelei.

hungaraj

~o: harangláb (növény).

katalunaj

~o: aquilègia.

latina/sciencaj

~o : Aquilegia.

nederlandaj

~o: akelei.

polaj

~o: orlik.

portugalaj

~o: aqüilégia.

rusaj

~o: аквилегия, орлик, водосбор (растение).

slovakaj

~o: orlíček.

svedaj

~o: akleja.

fontoj

1. Vikipedio, Koklass-fazano
2. Ulf Eliasson, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aquilegia_ottonis_amaliae2UME.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | akvile.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.25 2018/10/06 16:10:19