3akuz/i PV akuziserĉi 'akuzi' [akuz.0i] (tr) [akuz.0i.JUR] Aserti iun kulpa pri io: li akuzis ŝin kalumnie [1]; ili lin akuzis […] pri tio, ke li mortigis homon [2]; vi malprave lin akuzis GDn ; en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas Marta ; li akuzis sin kaj diris, ke li […] estas malbona edzo kaj patro, kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino HsT ; ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko Metrop ; la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi ChB ; por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke […] VaK . kulpigikalumnii 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:172. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj angle: accuse beloruse: абвінавачваць bretone: tamall (v.) ĉeĥe: obžalovat (někoho pro něco / z něčeho) ĉine: 劾 [hé] france: accuser germane: anklagen, beschuldigen, bezichtigen, Schuld geben hebree: להאשים hispane: acusar hungare: vádol itale: accusare japane: 告発する [こくはつする], 告訴する [こくそする] nederlande: beschuldigen perse: متهم کردن pole: oskarżać, winić portugale: acusar, incriminar ruse: обвинять slovake: obviniť, obviňovať, zažalovať tibete: ཁ་ཉེས་འགེལ་ ukraine: звинувачувати, винуватити, обвинувачувати akuzoserĉi 'akuzo' [akuz.0o] [akuz.0o.JUR] Ago akuzi; tio, pri kio oni akuzas iun: ŝajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraŭ li metitajn [3]; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto [4]; ĉe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaŭ ol la akuzito havos la akuzantojn vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo [5]; ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto VaK ; [la] tribunalo liberigis ŝin de tiu akuzo QuV . 3. La Nova Testamento, La agoj 25:274. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:65. La Nova Testamento, La agoj 25:16 angle: charge, accusation beloruse: абвінавачваньне bretone: tamall (ak.) ĉeĥe: obžalování, žalování ĉine: 公开抨击 [gōngkāipēngjī], 公開抨擊 [gōngkāipēngjī] france: accusation germane: Anklage, Beschuldigung hebree: הַאֲשָׁמָה hispane: acusación hungare: vád itale: accusa japane: 訴因 [そいん], 苦情の種 [くじょうのしゅ] nederlande: beschuldiging perse: اتهام pole: oskarżenie, powództwo portugale: acusação rumane: acuzație ruse: обвинение slovake: obvinenie, obžaloba, žalovanie ukraine: звинувачення, обвинувачення akuzanto serĉi 'akuzanto' [akuz.0anto] Tiu, kiu akuzas iun: liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi [6]; la popolo – ne pro propra decido sed senkomprene trompita de la akuzantoj – strebas maljuste trakti ilin Rsp . 6. La Nova Testamento, La agoj 23:30 beloruse: скаржнік germane: Kläger pole: oskarżyciel, powód ukraine: скаржник, позивач akuzisto serĉi 'akuzisto' [akuz.0isto] [akuz.0isto.JUR] Iu oficiale taskita per akuzo: la ruslanda ŝtata akuzisto tamen insistis, ke […la] ĉeĉena vicĉefministro, aktive planis la agreson en Moskvo [7]; [li] prezentis sin mem en parlamenta esplorkomisiono kiel akran akuziston kontraŭ ŝtataj instancoj [8]; la operaco […] estis kvalifikita de la akuzistoj kiel „organizita krim-entrepreno“ [9]. prokuroro 7. La Ondo de Esperanto, Pri plumoj kaj kokinoj8. Monato, Franz-Georg Rössler: Ne kulpas la kulpanto, 20149. Monato, Josip Pleadin: Post prizono manpremo, 2013 beloruse: абвінаваўца ĉine: 公訴人 [gōngsùrén], 公诉人 [gōngsùrén], 原告 [yuángào] germane: Ankläger, Amtsanwalt, Anwalt (der Klagepartei) pole: prokurator ukraine: обвинувач akuzito, akuzatoserĉi 'akuzito' serĉi 'akuzato' [akuz.0ito] Tiu, kiun oni akuzis: la akuzito estis kondamnita, ĉar pruviĝis, ke […] VaK ; la tasko de advokato-oratoro ne estas defendi la krimon, sed defendi la akuziton Ret ; la prokuratoro tremetis kaj li nelaŭte diris: – oni venigu la akuzaton MkM . beloruse: адказчык, падвіноўны, абвінавачваны germane: Angeklagter japane: 被告 [ひこく] pole: oskarżony, pozwany ukraine: обвинувачений, відповідач administraj notoj