akre/o PVEF , akr/o ZR PV akreo, akro serĉi 'akreo' serĉi 'akro' [akre.0o] [akre.0o.MEZ] Eksa mezurunuo de tersurfaco valoranta inter 0,2 kaj 0,9 hektarojn laŭ lokoj kaj epokoj: brita akreo valoras proksimume 0,4 hektarojn, franca akreo valoras proksimume 0,5 hektarojn; en la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato FK ; la ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 aroj) [1]; 50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro [2]; ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon [3]; vi posedas nur […] du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj [4]. Rim.: Akro nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Ganao. 1. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo2. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo3. Monato, Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn4. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 2a, p. 407a angle: acre beloruse: акр ĉeĥe: akr, jitro (0,817 ha) france: acre (mesure de surface) germane: Acre (Einheit), Morgen hebree: אַקְר hispane: acre hungare: hold (földmérték) indonezie: ekar malaje: ekar perse: آکر (واحد سطح) portugale: acre ruse: акр slovake: aker, aker (plošná miera 40 árov) administraj notoj