akonit/o JED akonitoserĉi 'akonito' [akonit.0o] Genro el familio ranunkolacoj (Aconitum); tre venena herbo kun bluaj, flavaj aŭ blankaj kaskoformaj floroj kaj alterne aŭ baze sidantaj ordinare manforme dividitaj folioj: la blua akonito aŭ blua kaskofloro estas […] tradicia ornama kaj medicina planto, ĉiuj partoj estas forte venenaj, jam du gramoj de la radiko estas mortiga [1]; kelkaj konataj alkaloidoj: akonitino de akonito, […] [2]. Japana akonito (Aconitum japonicum var. montanum) CC BY 4.0 [3] 1. Vikipedio, Aconitum napellus2. Vikipedio, Alkaloido3. Σ64, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Aconitum_japonicum_var._montanum_01.jpg angle: aconite, friars's caps, monk's hood, wolf's bane beloruse: аканіт france: aconit germane: Eisenhut hungare: farkasgyökér, sisakvirág japane: トリカブト latinece: Aconitum nederlande: akoniet portugale: acônito ruse: аконит, борец (растение) svede: stormhatt ukraine: аконіт, борець, тоя administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.