akj/o akjoserĉi 'akjo' [akj.0o] Kuvoforma glitveturilo por transporti personon aŭ provizaĵon: dika neĝotavolo sur la grundo […] kovras tufojn kaj ŝtonojn, tiel ke oni povas skii kaj veturi per akjo [1]; oni […] metis ŝin en la postan parton de la akjo, prijungita per unu el la pezaj virbestoj de la patro [2]; la akjo de la laponoj ne elvokis ilian aprobon, ili ridante komparis ĝin kun la kanoto de la kamĉatkanoj kaj miris, ke oni povas ien veni per tia trogo [3]. 1. Christer Kiselman: Lingva riĉo kaj la postuloj de la terminologio2. Einar Walquist: Kristina. Rakonto el sveda Laponujo, Literatura Mondo, 1936:6, p. 1543. Sten Bergman, trad. Birger Gerdman: Tra Sovaĝa Kamĉatko, 13: En la tendaro de la lamutoj finne: ahkiot germane: Akja norvege: kjerris pole: akia svede: ackja administraj notoj