afrikat/o PV afrikatoserĉi 'afrikato' [afrika.0o] en: [afrika.0o.FON] en: Ekfrota konsonanto: afrikatoj komenciĝas kiel plozivo (plej ofte alveolara konsonanto kiel [t] aŭ [d]), sed ellasiĝas kiel frikativa konsonanto (kiel [s] aŭ [z] aŭ, en kelkaj lingvoj, en frikativa trila konsonanto) anstataŭ rekte en la sekvan vokalon aŭ vortan finon [1]. Rim.: Kompreneble, afrikato neniel rilatas al Afriko, ĝi devenas de la latina „affricatus“, pasiva participo de „affricare“ = „ad“ + „fricare“ = „ek/frot/at/a“ (la prefikso „ad-“ havas ĉi tie la signifon de „ek-“, kiel en „ad/amare“ = „ek/ami“). Do „ekfrota“ tute klare kaj esperantece esprimas ekzakte la saman ideon. [Sergio Pokrovskij] 1. Vikipedio, Afrikato angle: affricative beloruse: афрыката bulgare: африкат ĉeĥe: afrikáta, asibiláta, polosykavka france: affriquée (subst.) germane: Affrikat, Affrikata, Affrikate hispane: africada hungare: zár-réshang, affrikáta itale: affricata japane: 破擦音 [はさつおん] katalune: africat nederlande: affricaat perse: همخوان مرکب pole: afrykata portugale: africado, explosivo-fricativo rumane: consoană africată ruse: аффриката slovake: polosykavka (c| č| dz| dž) ukraine: африката administraj notoj