-
Tiu, kies nomon surhavas letero aŭ pakaĵo:
meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron
[14];
en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam
peni uzadi nur vortojn el „Fundamento“ ĉar nur
pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro
[15];
la leteroj estas ricevataj ĉe la Ĝeneva Oficejo, de kie ili estas transdonataj
al la adresato, se bezone post traduko
[16].
Rim.:
Laŭ la gramatiko kaj la kutima modelo Petro adresas
leteron al Paŭlo, la adresato devus esti la
letero (kp letero adresita al Paŭlo). La
formo adresulo estas tute malpreciza, ĉar logike ĝi
egale taŭgas indiki la adresanton. Gramatike ĝusta formo
estus aladresato, tamen fakte ĝi ne estas uzata. Tial en
tia situacio oni prefere nomu Petron sendanto kaj
Paŭlon, ricevonto.