1adopt/i JED adoptiserĉi 'adopti' [adopt.0i] (tr) 1.[adopt.0i.JUR] Alpreni, per oficiala, laŭleĝa akto, iun kiel sian propran filon aŭ filinon: ĉar ili ne havis infanojn, tial ili adoptis malgrandan […], kiun ili edukis kiel sian propran infanon [1]; mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon [2]; maljuna fraŭlino adoptis miksrasan hundon [3]; miaj gepatroj ankaŭ adoptis kvar knabinojn de apuda vilaĝo [4]. 2.[adopt.0i.FIG] (figure) Alproprigi al si: adopti opinion, metodon, konduton, manieron, kostumon, modon; vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj [5]; ni volas adopti la simplan, facile lerneblan Lingvon Internacian, Esperanto, kiel la sciencan lingvon por internacia uzado [6]; ni ĉesis manĝi viandon kaj adoptis precipe vegetaran nutromanieron, [7]; la Moskva Instituto de Lingvoscienco adoptis detalan rezolucion pri la perspektivoj de internacia lingvo [8]; la Kunveno adoptis Statuton de la Ligo, aprobis la transprenon de la gazeto „La Praktiko“ [9]; Stefan Maul […] provis adopti la Albault-an rekomendon por la magazino [10]. akcepti3, asimili1.b, konfesi2.a, konvertiĝi, rekoni2, transpreni 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ŝlosilo uzata ruston ne konas4. Emil: Decidema mi ĉiam estas, en: Vivprotokoloj, 20095. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXV6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto7. Garbhan MacAoidh: Manĝu por sano, samideano!, Monato, 2003/03, p. 198. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto9. Lawrence Mee: La stelo, Monato, 2005/05, p. 2310. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, 2003/02, p. 22 angle: adopt beloruse: 1. усынаўляць, удачараць 2. прымаць, успрымаць, засвойваць ĉeĥe: adoptovat, osvojit si, přijmout za vlastní ĉine: 1. 收养 [shōuyǎng], 收養 [shōuyǎng], 过继 [guòjì], 過繼 [guòjì], 抱 [bào], 認養 [rènyǎng], 认养 [rènyǎng] france: 1. adopter (un enfant) 2. adopter (choisir), choisir, élire, se rallier (à), se ranger (à), prendre (adopter) germane: adoptieren 2. annehmen, übernehmen hebree: לְאַמֵץ hispane: adoptar hungare: 1. örökbe fogad, adoptál 2. magáévá tesz, felvesz (pl. szokást) itale: adottare japane: 養子にする [ようしにする], 取り入れる [とりいれる], 採用する [さいようする] katalune: adoptar nederlande: 1. adopteren 2. aannemen pole: 1. adoptować 2. przyjmować, adoptować portugale: 1. adotar 2. aceitar, admitir ruse: 1. усыновлять, удочерять 2. принимать, воспринимать, усваивать slovake: osvojiť si, osvojiť, prijať za vlastného 1. adoptovať ukraine: усиновляти, брати за сина, удочеряти, брати за дочку administraj notoj