Aldoni tradukojn al ReVo:

*acid/a PV

*acida

serĉi 'acida'
[acid.0a]
1.
[acid.0a.akra]
Havanta akran guston, kiel tiu de vinagro aŭ citrono: via vino estas nur ia abomena acidaĵo [1]; post dolĉa vino restas acida vinagro PrV ; li […] eltrinkis acidan bieron [2]; kvazaŭ acidaĵo en la lakto Hamlet ; la acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta [3]; [mi] finnotis la recepton ĝis la lasta guto de aldonota acida kremo [4].
2.
[acid.0a.FIG]
(figure) Malagrable pika: li estas en acida humoro PrV ; la duone acida, duone apatia mieno montris homon ĥronike malsanan IK ; li memoris la acidan rimarkon de la karcergardisto VRA ; vi ne estas kreita por nia maldolĉa, acida, vagabonda vivo PatrojFiloj ; li fariĝis acida kaj gruntema, restis preskaŭ ĉiam endome HsT ; „kion vi deziras?“ ŝi demandis, kaj estis io acida en ŝia voĉo ChV .
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, ekzercaro, § 35
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
1. acidic, sour 2. acerbic
arabe:
1. حَامِض
beloruse:
1. кіслы 2. зьедлівы
bretone:
1. trenk, put 2. flemmus, c'hwerv
bulgare:
кисел
ĉeĥe:
kyselý
estone:
1. hapu
eŭske:
1. azido
feroe:
1. súrur
france:
1. acide (adj.), aigre ~aĵo: piquette. 2. acerbe, caustique, acrimonieux
galege:
1. ácido
germane:
sauer 2. säuerlich
hebree:
חוּמצָה
hispane:
1. ácido
hungare:
1. savas, savanyú 2. savanyú, maró
indonezie:
1. asam
islande:
1. súr
itale:
acido (agg.)
japane:
1. 酸っぱい [すっぱい] 2. 辛辣な [しんらつな]
katalune:
àcid (adj.)
kimre:
1. siarp
kroate:
1. kȉseo
malaje:
1. asid
nederlande:
zuur 1. zuur
norvege:
1. sur
perse:
ترش
pole:
1. kwaśny 2. kwaśny, uszczypliwy
portugale:
ácido
rumane:
1. acid 2. acid, acru
ruse:
1. кислый 2. едкий
serbe:
1. кисео
slovake:
kyslý 1. kyslý 2. ostrý
slovene:
1. kisel
svede:
1. sur 2. syrlig
taje:
เปรี้ยว 2. แสบ
tibete:
སྐྱུར་མོ་
turke:
1. asit
ukraine:
1. кислий

acido

serĉi 'acido'
[acid.0o]
[acid.0o.KEM]
KEM Kombinaĵo de hidrogeno kun acida restaĵo (SO42-, NO3-, Cl- kaj aliaj), kiu reagas kun metaloj kaj bazoj, formante salojn, kaj ruĝigas lakmuson: bora acido FK ; en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [5]; citrono estas frukto […] acidhava [6].
angle:
acid
beloruse:
кіслата
bretone:
trenkenn
bulgare:
киселина
ĉeĥe:
acidum, kyselina
ĉine:
有机酸 [yǒujīsuān], 有機酸 [yǒujīsuān]
france:
acide (subst.)
germane:
Säure
hebree:
חוּמצָה
hispane:
ácido
hungare:
sav
indonezie:
asam (senyawa)
itale:
acido (sost.)
japane:
[さん]
katalune:
àcid (subst.)
nederlande:
zuur
perse:
اسید
pole:
kwas
portugale:
ácido
rumane:
acid
ruse:
кислота
slovake:
kyselina
svede:
syra
taje:
กรด

aminacido, amina acido

serĉi 'aminacido'
serĉi 'amina acido'
[acid.amin0o]
[acid.amin0o.FIZL]
FIZL Eta molekulo konsistanta el acido (-COOH) kaj amino (-NH2-NH-), baza elemento de proteino: la proteinaj fibroj entenataj de la silkaĵoj havas aminajn acidojn utilajn al la homa sano, kiuj estas efikaj por preventi radiadon de sunlumo [7]; sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj aminacidoj [8]. nomoj de la plej oftaj aminoacidoj: Glicino (Gly, G), Alanino (Ala, A), Valino (Val, V), Leŭcino (Leu, L), Izoleŭcino (Ile, I), Fenilalanino (Phe, F), Tirozino (Tyr, Y), Triptofano (Trp, W), Serino (Ser, S), Treonino (Thr, T), Prolino (Pro), Asparagino (Asn, N), Cisteino (Cys, C), Glutamino (Gln, Q), Aspartato (Asp, D), Glutama acido/Glutamato (Glu, E), Lizino (Lys, K), Arginino (Arg, R), Histidino (His, H) kaj Metionino (Met, M). [9]
7. -: Silkaĵoj estas utilaj..., [2003]
8. G. V. Lüpke, trad. Donjo kaj Cezar: Ĉu ŝtonoj tamen vivas?, 2008-11-14
9. Vikipedio, Aminacido
angle:
amino acid
beloruse:
амінакіслата
ĉeĥe:
aminokyselina
ĉine:
胺基酸 [ānjīsuān], 氨基酸 [ānjīsuān]
france:
acide aminé
germane:
Aminosäure
hispane:
aminoácido
indonezie:
asam amino
itale:
amminoacido, aminoacido
katalune:
aminoàcid
pole:
aminokwasy {pl.}, aminokwas {sing.}
rumane:
aminoacid
slovake:
aminokyselina
svede:
aminosyra
ukraine:
амінокислота

desoksiribonuklea acido (DNA)

serĉi 'desoksiribonuklea acido'
[acid.desoksiribonuklea0o]
[acid.desoksiribonuklea0o.GNT]
FIZL Nukleacido enhavanta la plenajn genajn informojn de ĉelo: la desoksiribonuklea acido […] estas la portanto de genetika informo [10]; la strukturo de la DNA estis […] malkovrita en 1953 [11].
10. D. Benoit-Browæys, trad. J.-M. Cash: Kaj nun : konstrui vivan materialon, le Monde diplomatique, 2010-08
11. Vikipedio, DNA, 2010-08-21
angle:
DNA, deoxyribonucleic acid
beloruse:
дэзоксырыбануклеінавая кіслата
ĉeĥe:
DNA, deoxyribonukleová kyselina
ĉine:
脫氧核糖核酸 [tuōyǎnghétánghésuān], 脱氧核糖核酸 [tuōyǎnghétánghésuān], 去氧核糖核酸 [qùyǎnghétánghésuān], 遗传指纹 [yíchuánzhǐwén], 遺傳指紋 [yíchuánzhǐwén]
france:
acide désoxyribonucléique, ADN
germane:
Desoxyribonukleinsäure
hispane:
ácido desoxirribonucleico, ADN
indonezie:
asam deoksiribonukleat, ADN, DNA
itale:
acido desossiribonucleico, acido deossiribonucleico, DNA
katalune:
àcid desoxiribonucleic, ADN, DNA
pole:
kwas deoksyrybonukleinowy, DNA
rumane:
acid dezoxiribonucleic, ADN
slovake:
DNA, deoxyribonukleová kyselina
svede:
deoxiribonukleinsyra, DNA

karbonacido

serĉi 'karbonacido'
[acid.karbon0o]
KEM
(H2CO3) Acido, reaga produkto de karbondioksido kun akvo: ŝaŭmvino kun aldonita karbonacido [12]; karbonacid-enhavaj trinkaĵoj kiel limonado kaj biero [13].
angle:
carbonic acid
beloruse:
вугальная кіслата
france:
acide carbonique
germane:
Kohlensäure
indonezie:
asam karbonat

nukleacido, nuklea acido, kernacido

serĉi 'nukleacido'
serĉi 'nuklea acido'
[acid.nukle0o]
[acid.nukle0o.GNT]
FIZL Granda molekulo el serio de nukleotidoj, trovebla en la ĉeloj de ĉiuj vivuloj: Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio […], esplorante pri nukleacido [14]; laŭ nuna scio, el ĉiuj molekuloj sin reprodukti povas nur molekuloj de nuklea acido [15].
14. Vikipedio, Isaac Asimov, 2007-03-10
15. D. Budden: Kiel Aperis Vivo, 2010-09-17
angle:
nucleic acid
beloruse:
нуклеінавая кіслата
ĉine:
核酸 [hésuān]
france:
acide nucléique
germane:
Nukleinsäure
hispane:
ácido nucleico
indonezie:
asam nukleat
itale:
acido nucleico
katalune:
àcid nucleic
pole:
kwas nukleinowy
rumane:
acid nucleic
svede:
nukleinsyra
ukraine:
нуклеїнова кислота

ribonuklea acido (RNA)

serĉi 'ribonuklea acido'
[acid.ribonuklea0o]
[acid.ribonuklea0o.GNT]
FIZL Nukleacido povanta interalie kopii kaj transporti partan informon de DNA-serio: oni klasas la nukleajn acidojn en du kategoriojn: ribonukleajn acidojn (RNA), troviĝantajn ĉefe en la citoplasmo de vivantaj ĉeloj kaj desoksiribonukleajn acidojn (DNA), troviĝantajn en la nukleoj de ĉeloj [16].
angle:
RNA, ribonucleic acid
beloruse:
рыбануклеінавая кіслата
ĉeĥe:
ribonukleová kyselina
ĉine:
核糖核酸 [hétánghésuān]
france:
acide ribonucléique, ARN
germane:
Ribonukleinsäure
hispane:
ácido ribonucleico
indonezie:
asam ribonukleat, ARN, RNA
itale:
acido ribonucleico, RNA
katalune:
àcid ribonucleic, ARN, RNA
pole:
kwas rybonukleinowy, RNA
rumane:
acid ribonucleic, ARN
slovake:
ribonukleová kyselina
svede:
ribonukleinsyra, RNA

administraj notoj