absolv/i JED absolviserĉi 'absolvi' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [absolv.0i] (tr) 1.[absolv.0i.KAT] Pekliberigi: per preĝado dum ni uzurpos kaj pekos ni persvados la Diojn absolvi nin de puno Rsp ; jen la verdikto […] kaj signo por vi […], vi montros ĝin al la episkopo, li absolvos al vi ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun vi malgraŭvole plenumis QuV ; (figure) mi petas la Leganton absolvi min de la priskribo (rezigni pri) de la ekbruanta orelfenda hurlado VaK . 2.[absolv.0i.JUR] Malkondamni: malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin KrB ; dum la ĵuria kunsido oni faras eraran vortigon, kio kaŭzas ke, kvankam absolvita pri la ĉefaj punktoj, ŝi, tamen, estos kondamnita al plurjara ekzilo en Siberio [1]. amnestii, rehabiliti, senkulpigiRim. 1: Neĝusta estas la signifo „plenumi“ (pri kurso) aŭ „fini“ (pri ekzameno): kiam mi estos absolvinta la lernejon, mi iros al sinjoro Beyer en la montaron [2]. Rim. 2: La du sencoj malkoheras: oni pekliberigas pekulon, oni malkondamnas senkulpulon. Kaj ĝenerale la vorto aspektas kiel malnecesa latina barbaraĵo. [Sergio Pokrovskij] 1. Gerrit Berveling: Iom tro predikema romano, Monato, 2001/05, p. 302. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914 angle: 1. absolve 2. pardon beloruse: 1. дараваць грахі 2. апраўдаць, прызнаць невінаватым ĉeĥe: prohlásit nevinným france: absoudre germane: 1. Absolution erteilen, vergeben, lossprechen, entbinden 2. freisprechen hebree: לִפְטוֹר hispane: absolver hungare: 1. feloldoz 2. felment itale: 1. assolvere (dare l'assoluzione) 2. assolvere (prosciogliere), prosciogliere japane: 罪を赦す [ざいをゆるす], 無罪宣告する [むざいせんこくする] katalune: absoldre nederlande: vergeven pole: 1. rozgrzeszać, odpuścić grzech, darować winę 2. ułaskawić portugale: 1. absolver 2. absolver, perdoar ruse: 1. отпустить грехи 2. признать невиновным, оправдать slovake: odpustiť, oslobodiť, rozhrešiť 2. oslobodiť (obžalovaného) ukraine: звільнити від покарання, (по)милувати, визнавати невинним, виправдати absolvoserĉi 'absolvo' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [absolv.0o] 1.[absolv.0o.KAT] Pekliberigo: laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo [3]; kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko [4]; „je-es“ bruis la homoj, kvazaŭ ili ricevus absolvon pro sia malobservo de la sankta tago [5]. 2.[absolv.0o.JUR] Malkondamno: juran absolvon li ja povis akiri, tamen restas „morale kulpa“ [6]. 3. La Nova Testamento, Hebreoj 9:224. La Nova Testamento, Hebreoj 10:185. A. Strindberg, trad. S. Johansson: Insulanoj De Hemsoe, 20056. Franz-Georg Rössler: Germanio ― Ne kulpas la kulpanto, Monato, 2014/04, p. 10 beloruse: 1. дараваньне грахоў 2. апраўданьне ĉine: 1. 免罪 [miǎnzuì] 2. 宣告无罪 [xuāngàowúzuì], 宣告無罪 [xuāngàowúzuì], 原諒 [yuánliàng], 原谅 [yuánliàng], 宽恕 [kuānshù], 寬恕 [kuānshù], 忏悔式 [chànhuǐshì], 懺悔式 [chànhuǐshì] france: absolution germane: 1. Absolution, Vergebung 2. Freispruch hebree: זיכוי hispane: absolución itale: 1. assoluzione 2. assoluzione (proscioglimento), proscioglimento katalune: absolució pole: 1. absolucja, rozgrzeszenie, odpuszczenie (winy, grzechu), darowanie (winy, grzechu) 2. ułaskawienie, łaska, prawo łaski slovake: odpustenie, oslobodenie (obžalovaného), rozhrešenie administraj notoj