absid/o PV absidoserĉi 'absido' [absid.0o] Apsido1: la absido, fermita per la ikonostazo, estas rezervita por la sacerdotoj [1]. Rim.: PIV1 enkondukis malnecesan kaj malfacile distingeblan paron da paronimoj: absido kaj apsido. Ambaŭ devenas el la greka ἁψίς (genitive ἁψῖδος); ambaŭ aludas la saman formon: elstaraĵo, arko, volbo; iliaj fakoj estas disaj, konfuzo ne eblas, tiom malpli ke la ideo estas unu sama. Tial estas nenia bezono uzi en Esperanto la langorompan latinan kripligon de la greka etimo, kaj multaj lingvoj (ekz-e la rusa, la germana, la angla) unuecigas la du terminojn surbaze de la pli facile prononcebla kaj etimologie pli ĝusta greka formo. [Sergio Pokrovskij] Rim.: La vorto ankaŭ jam aperas en PVEF, sed sub „ap...“, do ŝajne la aŭtoro intencis skribi „apsido“. 1. Vikipedio, Ĥorejo angle: apse beloruse: абсыда bulgare: апсида ĉeĥe: apsida, přístavek france: abside germane: Apside, Apsis, Chornische, Altarraum, hebree: אפסיס hispane: ábside hungare: apszis itale: abside japane: アプス [あぷす], 後陣 [こうじん] katalune: absis, àbsida nederlande: absis, apsis, abside, overwelfde koornis pole: absyda, apsyda portugale: ábside rumane: absida ruse: апсида slovake: apsida, prístavok ukraine: апсида absidetoserĉi 'absideto' [absid.0eto] PIV1 Ĉiu el la akcesoraj absidformaj kapeletoj, kiuj kronas la absidon en iuj preĝejoj: navo, duoncirkle volbita kaj apogita sur du flankaj navoj, finiĝantaj per du absidetoj [2]. 2. Vikipedio, Preĝejo Sankta Marteno (Laives) ĉeĥe: kaple ve vedlejší apsidě france: absidiole germane: Seitenkapelle hungare: apszidiola, apsziskápolna, fiókapszis itale: absidiola japane: 小後陣 [しょうこうじん] katalune: absidiola nederlande: apsiskapel, absidiool pole: apsydiola slovake: kaplnka vo vedľajšej abside administraj notoj