apsid/o Z

apsido

1.
AST Tiuj punktoj de la orbito de objekto, ĉe kiuj tiu estas plej proksima aŭ plej malproksima de la ĉirkaŭata objekto. SUB:afelio, perihelio, apogeo, perigeo
2.
ARKI Duonronda funda parto konstruaĵo (precipe de ortodoksa aŭ katolika preĝejo, kie ĝi entenas altaron), kovrita de duonvolbo: fine de la 11ª jarcento pretiĝis la subpreĝejo kaj la trinava preĝejo kun tri apsidoj kaj sen transepto [1]; norda apsido kaj orienta kripto de sanktaj Kosmo kaj Damiano [2]; apsido, farita en romana stilo [3]; inter 1419 kaj 1425 ekestis konstruaĵo, kun ĉ. 30 metrojn longa, rektangula navo, apsido kaj turo [4].
angle:
apsis, apse
beloruse:
1. апсыда 2. абсыда
ĉeĥe:
apsidy
france:
1. apside 2. abside
germane:
Apside 2. Apsis, Altarraum
hebree:
מרחק כוכב לכת המשמש
hispane:
1. ápside 2. ábside
hungare:
1. apszispont 2. apszis
japane:
軌道極点 [きどうきょくてん]
katalune:
1. àpside 2. absis, àbsida
pole:
1. apsyda 2. apsyda, absyda
portugale:
1. apside 2. ábside
ruse:
апсида
slovake:
apsida, spoločný názov pre bod odslnia al. príslnia
ukraine:
апсида

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.