Abas/o Abaso ↝ serĉi 'Abaso' [abas.0o] Vira antaŭnomo arabdevena (laŭvorte „severa“, „malserena“), uzata precipe en la islama mondo: la Moskeo de la Ŝaho […] estis konstruita por la suverenulo de la safavidoj, la ŝaho Abaso la Granda, inter 1612 kaj 1630 [1]; 1. Vikipedio, Moskeo de la Ŝaho angle: Abbas beloruse: Абас dane: Abbas france: Abbas germane: Abbas hispane: Abbás hungare: Abbasz itale: Abbas katalune: 'Abbas perse: عباس pole: Abbas portugale: Abas ruse: Аббас abasido ↝serĉi 'Abasido' [abas.0ido] Ano de la dua dinastio da ĥalifoj (749 – 1298), rektaj posteuloj de Abaso la onklo de Muhamado: en 750 la abasidoj rompis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako la lastan reziston de la umajadoj sub la kalifo Marvano la 2-a [2]. 2. Vikipedio, Abasida Revolucio angle: Abbasid beloruse: абасід dane: abbasid france: Abbasside (subst.) germane: Abbaside hispane: abasí, abasida hungare: Abbasszida itale: Abbasside katalune: abbàssida perse: عباسی، بنیعباس pole: Abbasyda portugale: abássida ruse: аббасид administraj notoj ~o: Mankas dua fontindiko. a~ido: Mankas dua fontindiko.