Zaratuŝtro
-
Persa profeto
(proksimume 660 a. K. – proksimume 583 a. K.),
reforminto de la antikva irana religio, kiu sekve iĝis
mazdaismo:
bahaanoj kredas je procezo, kiun ili nomas „progresa revelacio“,
agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive
de Adamo, Noa, Zaratuŝtro, Kriŝno, Abraham, Moseo, Budho, Jesuo, kaj Mohamedo
[1];
Ahura Mazda (Saĝa Sinjoro) estis reganta dio en la antikva persa religio, precipe
en religia sistemo de Zaratuŝtro
[2];
„Tiele parolis Zaratuŝtro: Libro por Ĉiu kaj Neniu“ estas poeta-filozofia
verko de la germana filozofo Friedrich Nietzsche
[3].
Rim.: La supraj vivdatoj valoras nur kiel indikoj pri la tradicie akceptata hipotezo.
- angle:
- Zoroaster, Zarathustra
- beloruse:
- Зараастр, Заратустра
- bulgare:
- Зороастър
- ĉine:
- 琐罗亚斯特 [Suǒluóyàsītè], 瑣羅亞斯特 [Suǒluóyàsītè]
- france:
- Zoroastre, Zarathoustra
- germane:
- Zoroaster, Zarathustra
- hungare:
- Zarathusztra, Zoroaszter
- itale:
- Zaratustra, Zoroastro
- katalune:
- Zaratustra
- perse:
- زرتشت، زردشت
- pole:
- Zaratusztra
- portugale:
- Zaratustra, Zoroastro
- ruse:
- Зороастр, Заратустра
- ukraine:
- Зоратуштра