vu, vuo
- Nomo de la novlatina neesperanta litero Ww: majuskla vuo estas uzata kiel simbolo de vato kaj okcidento; en ĥemio la majuskla vuo simbolas volframon; la retadreso estas: „vu-vu-vu punkto reta minus vortaro punkto de“ (t.e. www.reta-vortaro.de); la novjorka longitudo estas sepdek kvar gradoj vu (74°W); necesejo ofte estas markita kiel „vu co“ (WC); Aŭtoj de la marko BMW nomiĝas en la rusa slango „beĥa“; por ne perpleksigi legantojn, mi tradukas ĝin per „Bomovuo“ (el vuo: nomo de la neesperanta litero w …) [1]. duobla vo, vavo2
1.
Ĝ. Ramonov, tr. Slavik Ivanov: Revaz, Beletra Almanako 7 (Feb. 2010). ISBN 9781595691521. p. 35
- angle:
- double-u
- ĉeĥe:
- dvojité v, w
- france:
- double vé
- ide:
- we
- japane:
- ダブリュー [だぶりゅー]
- koree:
- 더블유
- nederlande:
- de letter W [wee]
- pole:
- wu
- ruse:
- дубль-вэ, дабл-ю
- slovake:
- dvojití v, w