ReVo
*ung/o UV

*ungo

ANA
Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj: [ŝi] pritranĉu siajn ungojn [1]; preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj (pro firmteno) [2]; la kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon [3]; pinte fajlitaj ungoj [4]; la ungoj de ŝiaj teneraj fingroj ne estis lakitaj [5]; mi elgratos al li per la ungoj la okulojn [6]; frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano [7]; nokta muziko, de kiu […] la ungoj bluiĝas [8]; la hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno [9]; (figure) [nia ŝipo] baraktis en la ungoj de la rifo [10]; vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. PrV .
angle:
fingernail (p.p la fingro), toenail (p.p. la piedfingroj)
beloruse:
ногаць, пазногаць, кіпцюр
bretone:
ivin [homoj], karn, skilf
ĉeĥe:
nehet, dráp
finne:
kynsi
france:
ongle, griffe, sabot
germane:
Nagel, Kralle
hebree:
ציפורן, טופר
hispane:
uña
hungare:
köröm
indonezie:
kuku
itale:
unghia
japane:
つめ
katalune:
ungla
nederlande:
nagel
perse:
ناخن
pole:
paznokieć, pazur
portugale:
unha
ruse:
ноготь, коготь
svede:
nagel, klo
tibete:
སེན་མོ་
ukraine:
ніготь, кіготь

*ungego

ZOO
Grandaj akraj ungoj de sovaĝaj bestoj, rabobirdoj: potencaj birdoj […] batas per la beko kaj la ungegoj [11]; (figure) li montris leonajn ungegojn (sian potencon), kiel konvenas al ido de faraonoj [12]; la haroj kovris preskaŭ lian tutan vizaĝon, liaj fingroj havis ungegojn, lia barbo similis dikan felton [13]. VD:ergoto2, krifo
angle:
claw, talon (precipe p.p. birdoj)
beloruse:
кіпець, кіпцюр
bretone:
kraban, skilf
france:
griffe, serre
germane:
Kralle, Klaue
hispane:
garra
hungare:
karom
indonezie:
cakar
itale:
artiglio
japane:
つめ
katalune:
grapa, urpa, arpa
nederlande:
klauw
perse:
چنگ (جانوران)، چنگال (جانوران)
pole:
szpon
portugale:
garra, presa
ruse:
коготь
svede:
klo
ukraine:
пазур (лева і т.п.)

administraj notoj