tokonomo
- En japanstila domo niĉo, en kiu oni elmetas belskribaĵon, bukedon aŭ alian artaĵon: vazo kun velkintaj floroj en tokonomsimila angulo, nuda elektra lampo pendanta de fulgkolora plafono, ... ĉio donis impreson kutiman al tiaspeca gastejo [1]; la hispanstila domo estis bone harmoniigita kun japana tradiciaĵo, kiel ekzemple tokonomo [2]. altarejo, oriolo
1.
Ueyama M.: Pardonon!, l'
omnibuso, 1970
2. J. Aida, K. Suzuki, M. Ŝidara: Gvidlibro pri Jokohamo, 03 Kvartaloj de Jamate..., 2005
2. J. Aida, K. Suzuki, M. Ŝidara: Gvidlibro pri Jokohamo, 03 Kvartaloj de Jamate..., 2005
- france:
- tokonoma
- germane:
- Tokonoma
- japane:
- 床の間 [とこのま]
- pole:
- tokonoma
- ukraine:
- токонома