tipografio
- 1.
- Procedo de presarto, en kiu tekstojn oni produktas per kunigo de jam pretaj litertipoj: se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj (˘), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero „h“ kaj la signeton (˘) tute ne uzadi DL ; bonstile verkitaj libroj […] laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo […] inda trezoro [1]; oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, […] tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj [2]; komposti
- 2.
- Aspekto de presaĵo: La libro havas laŭdindan eksteron kaj senriproĉan tipografion [3]; Krom la eraro en la titolo kaj la neprofesia tipografio, pedantulo povus kritiki la malĝustan ortografion de grekaj terminoj … [4].
1.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
3. Poul THORSEN: Recenzo: Kien la poezio?, Norda Prismo, 58:2
4. Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Prago: Kava-Pech, 2003
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
3. Poul THORSEN: Recenzo: Kien la poezio?, Norda Prismo, 58:2
4. Marc Bavant: Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, Prago: Kava-Pech, 2003
- angle:
- typography
- beloruse:
- друкарства, паліграфія, друкарская справа
- bulgare:
- типография
- ĉeĥe:
- tiskařství, typografie
- ĉine:
- 字体排印学 [zìtǐpáiyìnxué], 字體排印學 [zìtǐpáiyìnxué], 印刷术 [yìnshuāshù], 印刷術 [yìnshuāshù]
- france:
- typographie (technique d'impression)
- germane:
- Typografie
- hispane:
- tipografía
- hungare:
- nyomdászat, könyvnyomtatás, tipográfia
- japane:
- 活版印刷 [かっぱんいんさつ], 印刷の体裁 [いんさつのていさい], 見栄え [みばえ], タイポグラフィー
- katalune:
- tipografia
- nederlande:
- typografie, drukkunst, boekdrukkunst
- pole:
- typografia, zecerstwo
- portugale:
- tipografia
- ruse:
- 1. книгопечатание, полиграфия, типографское дело 2. оформление (книги)
- slovake:
- tlačiarstvo
- ukraine:
- друкарня, друкарство, друкарська справа
tipografia
- 1.
- Farata per tipografio: se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj [5]; la saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto [6]; li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson [7]; la tipografia prezento de la libro estas ĝia plej grava difekto [8].
- 2.
- Rilata al tipografio: li lernis ĉe tipografia lernejo [9]; unu el la principoj tipografia kaj ĵurnalisma estas: enhavo destinas la formon [10]; ne eblas ĉi tie prezenti, pro tipografia nesufiĉo, alian atuton de ĉi tiu eksterordinara verko [11].
5.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
7. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
9. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 2003
10. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
11. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
6. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
7. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela, 2006
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
9. Monato, Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, 2003
10. Monato, Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
11. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
- angle:
- typographical
- beloruse:
- тыпаграфскі, друкарскі
- ĉeĥe:
- typografický
- france:
- typographique
- germane:
- typografisch
- hispane:
- tipográfico
- japane:
- 活版印刷の [かっぱんいんさつの], 印刷上の [いんさつじょうの]
- katalune:
- tipogràfic
- pole:
- typograficzny, zecerski
- ruse:
- типографский, полиграфический
- slovake:
- typografický
- ukraine:
- друкарський
tipografiisto
- Fakulo pri desegno, elekto kaj uzo de litertipoj: la unua germana tipografiisto alvenis Venecion en 1469 [12]. tipografokompostisto
12.
Magda Lena: 1494: Venecio...,
La Gazeto, 1994-01, numero 50a
- beloruse:
- тыпограф, друкар
- ĉeĥe:
- typograf
- france:
- typographe
- germane:
- Typograf
- hispane:
- tipógrafo
- katalune:
- tipògraf
- nederlande:
- typograaf, zetter
- pole:
- typograf, zecer, drukarz (specjalista w zakresie zecerstwa i druku wypukłego), właściciel drukarni (dawn.)
- rumane:
- tipograf
- slovake:
- typograf
administraj notoj
~isto:
Mankas dua fontindiko.