*templo
- 1.
- Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto aŭ servado de dio aŭ diino: ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l' diino Hator [1]; eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel [2].
- 2.
- Kultejo, konstruaĵo en kiu samkultanoj plenumas siajn ritojn: protestanta, hindisma, framasona, homaranisma templo. preĝejo
- 3.
- (figure) Restadejo de ia sankta aŭ nobla aŭ abstrakta afero: via korpo estu templo de l' animo; templo de l' arto.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 5:14.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 5:14.
- angle:
- temple
- beloruse:
- храм
- bulgare:
- храм
- ĉeĥe:
- chrám, posvátné místo, synagoga, templ
- ĉine:
- 殿 [diàn], 庙 [miào], 寺(佛寺)[sì]
- france:
- temple
- germane:
- Tempel 1. Tempel 2. Tempel 3. Tempel (-ruine)
- hinde:
- मंदिर [maṁdir]
- hispane:
- templo
- hungare:
- templom
- itale:
- tempio
- japane:
- 神殿 [しんでん], 寺院 [じいん], 聖堂 [せいどう], 礼拝堂 [れいはいどう], 教会堂 [きょうかいどう], 殿堂 [でんどう]
- nederlande:
- tempel
- perse:
- پرستشگاه، معبد
- pole:
- świątynia, chram (przest.)
- portugale:
- templo
- ruse:
- храм
- slovake:
- chrám, posvätné miesto
- tibete:
- ལྷ་ཁང་
- ukraine:
- храм
Entempligo
- En la tradicia (ortodoksa, katolika) kristanismo, la dipatrina festo (unu el la dekduopaj festoj) per kiu la Eklezio rememoras enkondukon de la sanktega virgulino Mario en la Templon (je la aĝo de 3 jaroj) por edukado ĉe la Templo.
- angle:
- Presentation of the Blessed Virgin Mary
- beloruse:
- Увядзеньне ў храм Прасьвятой Багародзіцы
- pole:
- Ofiarowanie Najświętszej Maryi Panny
- portugale:
- Apresentação (da Virgem Maria)
- ruse:
- Введение во храм (пресвятой Богородицы)