*taso
- 1.
- Trinkujo destinita por trinkado de varmaj trinkaĵoj, precipe kafo aŭ teo. Taso estas proksimume duonsfera, duoncilindra, konusstumpa aŭ similforma, ordinare malalta kun larĝa malfermaĵo, anso, kaj estas farita el porcelano, fajenco aŭ alia materialo: tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn [1]; simila al granda Ĥina taso, sur kiu estas prezentitaj bluaj arboj kaj pintaj pontoj [2].
- 2.
- Enhavo de tia trinkujo: kuiri por li bonan tason da sambuka teo [3]; prepari por ŝi tason da varma biero kun butero kaj sukero [4].
- 3.
- Volumeno de tia trinkujo, proksimume 150 ml, uzata kiel mezurunuo en kuirado: 1 taso da papavo [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
5. Cornelia Rau: k.a.: Kukobakado, Papavkuko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
5. Cornelia Rau: k.a.: Kukobakado, Papavkuko
- angle:
- cup
- beloruse:
- філіжанка, кубак, кубачак
- bulgare:
- чаша
- ĉeĥe:
- šálek, koflík
- ĉine:
- 杯 [bēi], 盂 [yú], 杯子 [bēizi]
- france:
- tasse
- germane:
- Tasse
- hebree:
- כוס 1. ספל
- hispane:
- taza
- hungare:
- csésze
- japane:
- 茶碗 [ちゃわん], カップ [かっぷ], 湯のみ [ゆのみ]
- katalune:
- tassa
- nederlande:
- kop, kopje
- perse:
- فنجان
- pole:
- filiżanka
- portugale:
- xícara
- ruse:
- чашка
- slovake:
- šálka
- svede:
- kopp
- tibete:
- 1. དཀར་ཡོལ་
- turke:
- fincan
- ukraine:
- чашка, філіжанка, шалька, тарілка (ваги)
pesiltaso
- Tasoforma ujo de pesilo, en kiun oni metas la pesotaĵon: ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo [6].
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:11
- angle:
- pan (of a balance scale)
- beloruse:
- шаля
- ĉeĥe:
- miska vah
- france:
- plateau de balance
- germane:
- Waagschale
- hebree:
- כף-מאזניים
- hungare:
- mérlegserpenyő, mérlegtányér
- japane:
- てんびん皿 [てんびんさら], はかりざら
- katalune:
- platet, balançó
- nederlande:
- weegschaal
- perse:
- کفهٔ ترازو
- pole:
- szalka
- ruse:
- чаша весов
- slovake:
- miska váh
subtaso
- Telereto metata sub tason por ke la trinkaĵo verŝante ne malpurigu tablon: La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversigis, kaj densa teo, aromanta je mento, versiĝis sur tablotukon. [7];
7.
Vjaceslavo Rybako, trad. Jurij Finke: Gravitavio «Carido», Denove Peterburgo, ĉ. 5
- angle:
- saucer
- beloruse:
- сподак
- ĉeĥe:
- podšálek, talířek
- ĉine:
- 小碟子 [xiǎodiézi], 碟子 [diézi]
- japane:
- 受け皿 [うけざら], 茶たく [ちゃたく]
- katalune:
- sotacopa
- perse:
- نعلبکی
- pole:
- spodek, podstawek
- slovake:
- tanierik pod šálku
- ukraine:
- блюдце