tandemo
- 1.
- Transportilo kun du tirbestoj aŭ pasageroj situantaj unu post alia:
- 2.
- Tia aranĝo de maŝino, ke du samspecaj partoj kunlaboras: tandema helikoptero (kun du samgrandaj helicoj); tandem aviadilo (kun du samgranda flugilparoj); sistemoj de tandemo uzas kelkajn sendependajn identajn procesorojn kaj redundajn memorunuojn [3]; tandema hidraŭ[lik]cilindro [4]. redunda
- 3.
- (figure) Kunlaboranta paro: ankoraŭfoje la Monarkio kaj la Eklezio iras mane en mane […], denove tiu-ĉi tandemo vidas horore ke „ilia Hispanio“, ilia privata ĉasejo, marŝas tra padoj de libereco [6]; [kiel] la plej intima kunlaboranto de Johano Paŭlo la 2a, […] Ratzinger estis la teologo en tiu tandemo de la vatikana pinto [7]; la laboro en kundivido kondukas al tre homtaŭgaj laborhoraroj kaj donas la eblecon senprobleme foje ne ĉeesti, ĉar la partnero en la tandemo precize scias kio estas farenda [8]; lingvolerna interŝanĝo aŭ tandema lingvolernado estas metodo de lingvolernado bazita sur reciproka lingva interŝanĝo [9]; drogkomercistoj kaj koruptaj policanoj laboras en tandemo por ĉantaĝi grandegaj kvantoj de mono de naiva turistoj [10]. duopo
1.
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tandem_recumbent_bicycle.jpg
2. Beideler René: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Attelage_Tandem.JPG
3. Tandemaj Komputiloj - Wikipedia's Tandem Computers as ...
4. Vikipedio, Tandema hidraŭcilindro, 2008-11-30
5. U.S. Department of Agriculture: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Helicopter_-_Flickr_-_USDAgov.jpg
6. trad. Marteno: Denove la religio, Sennaciulo, 2003-11
7. S. Maul: Surprizo vatikana, Monato, 2005
8. Esperanta Retradio 2014, Kundividi laborpostenon
9. Vikipedio, Lingvolerna interŝanĝo
10. Turistoj Gvidi Por Aĉetante Weed En Tajlando

- angle:
- 1.a tandem bicycle 1.b tandem
- beloruse:
- 1. тандэм 2. тандэм, счэп 3. тандэм, пара
- ĉeĥe:
- tandem
- ĉine:
- 双人自行车 [shuāngrénzìxíngchē], 雙人自行車 [shuāngrénzìxíngchē], 双座脚踏车 [shuāngzuòjiǎotàchē], 雙座腳踏車 [shuāngzuòjiǎotàchē], 双座自行车 [shuāngzuòzìxíngchē], 雙座自行車 [shuāngzuòzìxíngchē]
- france:
- 1.a tandem
- germane:
- Tandem
- hispane:
- 1.a tándem (bicicleta)
- hungare:
- 1.a tandemkerékpár 1.b tandem
- japane:
- タンデム車 [タンデムしゃ]
- katalune:
- tàndem
- nederlande:
- 1.a tandem
- pole:
- tandem tandem 1.a tandem 2. tandem 3. tandem
- portugale:
- tandem
- ruse:
- тандем
- slovake:
- ľahký voz s dvoma koňmi za sebou
- ukraine:
- тандем, двомісний велосипед
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.