sparko
- Elektra fajrero: tiu praa fulmo, kies sparko antaŭ milionoj da jarcentoj sur la Tero unuafoje ligis simplajn karbonajn kombinaĵojn en pli komplikajn molekulojn [1]; elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon [2]; oni povis produkti radioondojn per sparkomalŝargiĝo, tio ne estis konvena por radiofonio, sed Morsa aparato povis sendi la signojn per sparko en foran distancon [3]; (figure) neniam antaŭe li vidis tiajn okulojn […] en ili ludis diverskoloraj briloj, similaj al etaj sparkoj [4]; (figure) el unu okulo […] en la alian, kiam li eksilentis, transflugis akra sparko de plezuro [5]; (figure) tiom longe kiom ekzistas, en ilia menso, la plej eta sparko da espero […] nenia loga promeso igos ilin rezigni je tiu espero [6].
1.
Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La nebulozo de
Andromedo
2. esperanto.org
3. Vikipedio, Telegrafo
4. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn
5. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
6. Albin Michel, trad. Dominique Vidal: La palestinanoj sieĝataj
2. esperanto.org
3. Vikipedio, Telegrafo
4. Monato, Julian Modest: Mi luigas miajn okulojn
5. Aleksandro Grin, trad. Jurij Finkel: Kuranta sur ondoj
6. Albin Michel, trad. Dominique Vidal: La palestinanoj sieĝataj
- beloruse:
- іскра (электрычная)
- ĉeĥe:
- elektrická jiskra
- ĉine:
- 火光 [huǒguāng], 火花 [huǒhuā]
- france:
- arc électrique
- germane:
- Funke
- hungare:
- szikra (elektromos)
- japane:
- スパーク, 電気火花 [でんきひばな]
- nederlande:
- vonk
- pole:
- iskra elektryczna
- ruse:
- искра (электрическая), искровой разряд
- slovake:
- iskra elektrická
- ukraine:
- іскра
sparkilo
- Tiu organo de eksplodmotoro kun elektra eksplodigilo, kiu produktas interne de la cilindro la sparkon, eksplodigantan la gasmiksaĵon: la miksaĵo estas enigata en cilindron, premata, kaj poste ekbruligata helpe de sparko, aperanta inter elektrodoj de sparkilo [7]; mi devis halti, ĉar mia veturilo postulis purigon de la sparkilo [8].
- beloruse:
- сьвечка (запальная)
- ĉeĥe:
- svíčka motoru
- ĉine:
- 火咀 [huǒjǔ], 火嘴 [huǒzuǐ], 火星塞 [huǒxīngsāi]
- france:
- bougie (d'allumage)
- germane:
- Zündkerze
- japane:
- 点火プラグ [てんかプラグ], 点火装置 [てんかそうち]
- pole:
- świeca zapłonowa, iskrownik
- slovake:
- sviečka motora
- ukraine:
- розрядник, запальна свічка
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.