*serur/o UV

*seruro

1.
TEK Aparato servanta por fermi pordon aŭ keston, aŭ fiksi objekton kontraŭ misuzo, per ŝlosilo: la pordhokoj kaj la seruro estis rustiĝintaj [1]; ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro Marta ; miaj fingroj estis malsekaj […] sur la riglilo de la seruro [2]; fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj [3]; ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto [4]; ŝlosante la seruron per duobla turno de la ŝlosilo [5]; [ili] disbatas la seruron de lia boato [6]; nun li povis malfermi kaj depreni la grandan seruron ĉe la vinĉo [7]; (figure) kontraŭ la argumentoj de la defendantoj […] ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj [8]; seruro gardas kontraŭ ŝtelo, ĉar tio estas ĝia celo [9]; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV . VD:anso, klinko
2.
MIL Movebla kulaso: Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte: ⫽ Dekstra man’ ĉe seruro, maldekstra sur tubo [10].
angle:
1. lock
beloruse:
1. замок
ĉeĥe:
1. zámek u dveří
france:
1. serrure
germane:
1. Schloss 2. Gewehrschloss
hispane:
1. cerradura
hungare:
1. zár
itale:
1. serratura
japane:
1. [じょう], 錠前 [じょうまえ]
katalune:
1. pany
nederlande:
1. slot
pole:
1. zamek (do zamykania)
ruse:
1. замок (запор)
slovake:
1. zámok na dverách
tibete:
1. སྒོ་ལྕགས་
ukraine:
1. замок, запор

pendseruro

Demetebla seruro, kun lango en formo de duoncirkla stango, kiu fikstenas la fermotan objekton, eniĝante en du ringojn aŭ truojn de riglilo: pordo kun granda pendseruro [11]; la pasaĝeroj devis atendi [...] ĝis unu el la ŝipistoj malfermis la pendseruron de la barilo [12].
la interno de pendseruro
CC BY-SA 2.0  [13]
11. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego
12. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La granda Meaulnes, p. 75
13. Dennis van Zuijlekom el Ermelo, Nederlando: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Double_Ball_Cutaway_Padlock_(open).jpg
angle:
padlock
ĉeĥe:
visací zámek
ĉine:
挂锁 [guàsuǒ], 掛鎖 [guàsuǒ], 吊锁 [diàosuǒ], 弔鎖 [diàosuǒ], 禁止进入 [jìnzhǐjìnrù], 禁止進入 [jìnzhǐjìnrù]
france:
cadenas
germane:
Vorhängeschloss
japane:
南京錠 [ナンキンじょう]
pole:
kłódka
slovake:
visiaca zámka
ukraine:
висячий замок, колодка

administraj notoj

pend~o: Mankas verkindiko en fonto.