*17scen/o

*sceno[1]

1.
Emociiga aŭ interesa vidata okazo: instrua, neforgesebla, naŭza sceno; unu sceno fiksiĝis en la memoro de Ramzes: sur la deklivo de monteto laboris tri gruoj: unu verŝis akvon el la rivero en la plej malaltan puton, la dua ĉerpis el ĝi […] [2]; la sola efektive erotika sceno de la libro [3].
a)
TEA Senrompa agado de samaj rolantoj, subparto de teatra akto: la tuta sceno estas parolata per mallaŭtigata voĉo [4]; muta (senparola) sceno [5]; ŝi rakontis kelke da komikaj scenoj el la komedioj de Holberg [6]; la [...] reĝisoro sukcese kreas suspenson ekde la unua sceno [7].
b)
BELA Figurado de homoj en tipa situacio: ĉiuj muroj estis kovritaj per pentraĵoj, prezentantaj scenojn el la vivo de l' antaŭuloj de Sofra: militojn, marajn vojaĝojn kaj ĉasojn [8]; Desegnoj kaj fotoj […] „tradukas“ scenon tridimensian en dudimensian surfacon [9]; vi tie trovas vere altvaloran vazaron kun la ŝatataj ĉasoscenoj, kiajn oni vidas sur malnovaj gobelenoj aŭ sur anglaj gravuraĵoj [10].
2.
Scenejo: oni aŭdas pafojn post la sceno Hamlet ; ĝi neniam estis donata sur la sceno Hamlet ; (figure) mia persono tute foriras de la sceno DL (rezignas je publika vidateco).
angle:
scene
beloruse:
сцэна
bulgare:
сцена
ĉeĥe:
scéna, výjev, výstup
ĉine:
光景 [guāngjǐng], 场面 [chǎngmiàn], 場面 [chǎngmiàn], 情景 [qíngjǐng], 画面 [huàmiàn], 畫面 [huàmiàn], 场景 [chǎngjǐng], 場景 [chǎngjǐng]
france:
scène
germane:
1. Szene 2. Bühne
hebree:
סצינה
hungare:
jelenet, szín
itale:
scena
japane:
[じょう], 場面 [ばめん], 光景 [こうけい], シーン [しーん]
nederlande:
scène 2. toneel
pole:
1. scena 2. scena
ruse:
сцена
slovake:
scéna, výjav, výstup
ukraine:
сцена, ява

scenaro

1.
KINTEA Skizo de teatraĵo aŭ kinaĵo, prezentanta la rolulojn, lokojn, situaciojn, ĉefajn scenojn: vi estas verkanto de via propra viv-scenaro [11]; surbaze de kolektita materialo [ili] skribis scenaron kaj sekve preparis spektaklon [12].
2.
SCIPOL Klarigo de natura, socia aŭ teĥnika evoluo per elpensita, hipoteza sinsekvo kvazaŭ en scenolibro: advokato [...] deklaris, ke la saman scenaron uzis la polico antaŭ du jaroj [13]; neniu el tiuj du scenaroj (por klarigi ekeston de Venuso) estas vere pravigebla, certe ne laŭ aktualaj scioj [14]; povus esti, ke timoj kaj teruradaj scenaroj pri eksplodonta monda loĝantaro, priskribitaj antaŭ 50 jaroj, ne realiĝos [15]; kiom realisma estas tiu scenaro [16]?
11. R. Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
12. Z. Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, Monato, 2004/11, p. 18
13. G. van Damme: Kiu faris kion?, Monato, 1996/11, p. 8
14. M. Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
15. S. Maul: Griziĝanta mondo, Monato, 2003/05, p. 6
16. M. Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, Monato, 2005/11, p. 17
angle:
scenario, screenplay
beloruse:
сцэнар
ĉeĥe:
scénář
ĉine:
剧本 [jùběn], 劇本 [jùběn], 剧情 [jùqíng], 劇情 [jùqíng], 电影剧本 [diànyǐngjùběn], 電影劇本 [diànyǐngjùběn], 情節 [qíngjié], 情节 [qíngjié]
france:
scénario
germane:
Szenario, Ablauf 1. Szenenfolge, Handlung
hebree:
תסריט, תרחיש
hungare:
forgatókönyv
itale:
scenario (sequenza di scene), sceneggiatura
japane:
シナリオ [しなりお], 脚本 [きゃくほん]
nederlande:
draaiboek, scenario
pole:
scenariusz
ruse:
сценарий
slovake:
scenár
ukraine:
сценарій

scenaristo

KINTEA Verkisto de scenaroj: la generaloj – rekte enhakiĝis en la disputon la scenaristo Gluĥarjov [17]; la scenaristo estas Genc Permeti el Albanio, kaj la reĝisoro Goran Pakalević el Serbio [18].
angle:
scenarist, scriptwriter
beloruse:
сцэнарыст
ĉeĥe:
scénárista
ĉine:
編劇 [biānjù], 编剧 [biānjù], 編劇家 [biānjùjiā], 编剧家 [biānjùjiā], 电影剧本作家 [diànyǐngjùběnzuòjiā], 電影劇本作家 [diànyǐngjùběnzuòjiā]
france:
scénariste
germane:
Drehbuchautor
hebree:
תסריטאי
hungare:
forgatókönyvíró
itale:
scenarista, sceneggiatore
japane:
シナリオ作家 [しなりおさっか], 脚本家 [きゃくほんか]
nederlande:
scenarioschrijver, scenarist
pole:
scenarzysta
ruse:
сценарист
slovake:
scenárista
ukraine:
сценарист

scenejo

KINTEA Loko, kie rolistoj ludas; sceno2: Semplejarov propraokule vidis la magiiston sur la scenejo [19]; lia karikaturo sur la scenejo [20]; per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso Marta ; malantaŭ la scenejo [21]; sur scenejo antaŭ miloj da scivolaj spektantoj [22]; (figure) tiu okazo ŝovis la demandon pri Esperanto en la antaŭan scenejon. (figure) Irlando, Skotlando kaj Kimrio, kiuj ĉiu estas parto de la vasta scenejo, sur kiuj estas ludataj la dramoj de la sagaoj [23].
angle:
scene, stage
beloruse:
сцэна, падмосткі
bulgare:
сцена
ĉeĥe:
dějiště, jeviště
ĉine:
景致 [jǐngzhì], 情景 [qíngjǐng]
france:
plateau (cinéma, télév.), scène (théâtre)
germane:
Bühne
hebree:
זירה, מקום התרחשות, במה
hungare:
színpad
itale:
scena (palcoscenico), palcoscenico
japane:
舞台 [ぶたい]
nederlande:
scène, toneel, bühne
pole:
scena
ruse:
сцена, подмостки
slovake:
javisko
tibete:
ཡུལ་ལྗོངས་
ukraine:
сцена (споруда)

enscenigi, surscenigi

(tr)
Ĉion aranĝi por ludado de teatraĵo aŭ kinaĵo ĝis efektivigo: aŭstraliaj helhaŭtuloj enscenigis Freeman, aborigen-devenan, kvazaŭ ili kritikus [...] la pasintecon de sia lando [24]; la baleto „La konsekro de la printempo“ [...] surscenigita en Parizo en 1913 [25].
24. Igarasi T.: Torĉo de hipokriteco, Monato, 2000/12, p. 15
25. N. Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, 2002/07, p. 20
angle:
stage, direct, present
beloruse:
паставіць (п’есу), інсцэнаваць
ĉeĥe:
inscenovat, režírovat
ĉine:
上演 [shàngyǎn]
france:
mettre en scène
germane:
aufführen
hebree:
להעלות על הבמה, לביים, להציג
hungare:
színre visz, színpadra állít
itale:
allestire (tea.), inscenare
japane:
上演する [じょうえんする], 演出する [えんしゅつする]
nederlande:
regisseren, ensceneren
pole:
wystawiać na scenie, inscenizować, reżyserować
ruse:
инсценировать, режиссировать, ставить (пьесу)
slovake:
inscenovať, uviesť na scénu
ukraine:
інсценізувати, інсценувати, ставити на сцені

enscenigisto, surscenigisto

KINTEA Kunordigisto de drama prezento, ekzercanta kaj gvidanta rolistojn kaj ceterajn agantojn: teatraĵo [...] devas elmetiĝi al kompetentuloj – aktoroj, reĝisoroj, surscenigistoj [26]; Csaba Kiss […] 1998 - 2000 Nova Teatro (Budapeŝto) – enscenigisto [27]. VD:aranĝisto, koreografo, reĝisoro
26. P. Gubbins: Materialismo kaj ĵaluzo, Monato, 1998/04, p. 23
27. Vikipedio, Csaba Kiss
angle:
director
beloruse:
пастаноўшчык
ĉeĥe:
režisér
ĉine:
导演 [dǎoyǎn], 導演 [dǎoyǎn]
france:
metteur en scène
germane:
Regisseur
hebree:
במאי
hungare:
színházi rendező, színpadra állító
japane:
演出家 [えんしゅつか]
nederlande:
regisseur
pole:
reżyser
ruse:
режиссёр, постановщик
slovake:
režisér
ukraine:
інсценізатор, постановник, режисер

enscenigo, surscenigo

KINTEA Aranĝo kaj efektiva ludado de teatraĵo aŭ kinaĵo: defio estas traduki tiom komplete kaj fidele al la originalo, kiom eblas, sen perdi la esencan ritmon kaj elanon, kiu nepras por sukcesa enscenigo [28]; inter septembro kaj oktobro, estis montritaj ses novaj surscenigoj kaj kvin gastludoj [29]. VD:koreografio, scenografio
28. S. MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra, Monato, 2007/02, p. 20
29. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono
angle:
staging, presentation
beloruse:
пастаноўка (на сцэне)
ĉine:
上台 [shàngtái], 上台表演 [shàngtáibiǎoyǎn], 上馬 [shàngmǎ], 上马 [shàngmǎ], 公共馬車業 [gōnggòngmǎchēyè], 公共马车业 [gōnggòngmǎchēyè]
france:
mise en scène
germane:
Aufführung, Bühnenadaption, Inszenierung
hebree:
הצגה, בימוי
hungare:
(színházi) rendezés, színrevitel
itale:
allestimento (tea.), messinscena
japane:
演出 [えんしゅつ]
nederlande:
mise-en-scène, toneelschikking, enscenering, spelleiding, regie
pole:
wystawienie na scenie, odegranie na scenie, inscenizacja
ruse:
постановка

ensceniĝi, sursceniĝi

(ntr)
Eniri scenejon, ekvidiĝi sur scenejo, sur publika loko: kiom da profesiaj aktoroj ni havas, kiuj kapablas kaj pretas ensceniĝi por prezenti spektaklon? [30]; danca dramo ‚Sonĝo en Dunhuang‘ ... mult-foje sursceniĝas en Pekino kaj aliaj landoj kaj kaŭzis fortan eĥon [31].
30. C. Nourmont: Monda premiero, Esperanto, 2004:9
31. -: Iom pri ĉi-foja pekina internacia dramo-prezenta sezono, Ĉina Radio Internacia, 2005-04-22
beloruse:
выходзіць на сцэну
france:
entrer en scène

administraj notoj